Oranĝa (koloro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun oranĝo (frukto)


#FFA500
kolorcirklo
kolorcirklo

Oranĝkolora, aŭ oranĝa, difinas la komplementan koloron de bluo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 590 kaj 625 nm. La termino deriviĝas de la frukto oranĝo. Oranĝan koloron oni ekhavas miksante la farbojn ruĝan kaj flavan.

  • En Budhismo, oranĝa koloro (aŭ pli precize safrana koloro) estas la koloro de lumigado, la plej alta stato de perfekteco.
  • Oranĝkolora havis ankaŭ politikan dimension. En Ukrainio dum novembro-decembro 2004, ĝi fariĝis la koloro de la Oranĝa Revolucio, populara movado kiu portis la aktiviston kaj reformiston Viktor Juŝĉenko en la prezidantecon.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la oranĝan koloron jene:

  • RVB: R = 1,0; V = 0,5; B = 0,0.
  • CMFN: C = 0,0; M = 0,5; F = 1,0; N = 0,0.
#FFA500

Vidu ankaŭ