Saltu al enhavo

Oranta Abalaka monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oranta Abalaka monaĥejo
ruse Свято-Знаменский Абалакский мужской монастырь
monaĥejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno
Geografia situo 58° 7′ 45″ N, 68° 35′ 24″ O (mapo)58.12916666666768.59Koordinatoj: 58° 7′ 45″ N, 68° 35′ 24″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tobolska
Uzado vira monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1785
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Sovetskaja, 32
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Oranta Abalaka monaĥejo
Oficiala paĝaro http://abalak-monastery.cerkov.ru
vdr

La Oranta Abalaka monaĥejo (ruse Свято-Знаменский Абалакский мужской монастырь .

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo troviĝas en vilaĝo Ablako, 30 km for de Tobolsko, sur dekstra bordo de Irtiŝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1636 vidvino Maria el vilaĝo Abalako havis vizion: al ŝi kvarfoje venis Nikolao de Mira kaj transdonis ordonon de Virgulino Maria konstrui en la vilaĝo lignan preĝejon omaĝe al la Oranta ikono. Ĉefepiskopo Nektarij ordonis la konstruadon kaj samjare la preĝejo ekfunkciis.

En 1637 en Tobolsko laŭ mendo de la paralizita kamparano Jevfimij, ĉefdiakono de la Tobolska katedralo Matfej pentris por la konstruata preĝejo Orantan ikonon. Post kiam ĝi estis preta, la kamparano mirakle resaniĝis kio famigis la ikonon. Venis pluraj petantoj kaj ĝis 1700 estis registritaj pli ol 130 mirakloj fare de tiu ĉi ikono[1].

En 1680 la preĝejo forbrulis. La caro ordonis konstrui la novan, jam el brikoj kaj en 1683–1691 estis konstruita la Oranta katedralo kun 5 kupoloj kaj 4 pilieroj. Siberia metropolito Pavel elektis por ĝi kiel modelon preĝejon en Moskvo. En 1750–1754 la katedralo estis rekonstruita: oni forigis la pilierojn, anstataŭ 5 kupoloj aperis unu granda, ĉe orienta flanko estis alkonstruita triŝtupa absido, ĉe la okcidenta flanko estis alkonstruita nartekso. En 1754 la preĝejo estis konsekrita. La 8-an de aprilo 1885 laŭ ordono N 2310 de la Tobolska Spirita Konsistorio, la preĝejo estis alinomita je Triunua[1].

En 1748–1750 laŭ ordono de metropolito Silvestro dekstre de la Oranta preĝejo estis konstruita preĝejo de Sankta Nikolao. En 1854 ĝi ricevis du simetriajn alkonstruaĵojn, akirinte krucoformon. En 1855 la preĝejo estis konsekrita kiel la Triunua, ĝia suda alkonstruaĵo je la nomo de Sankta Nikolao, la norda je la Ĉieliro de Jesuo[1].

En 1752–1759 estis konstruita preĝejo de Maria la Egiptino kun sonorilturo. La 8-an de aprilo 1885 laŭ ordono N 2310 de la Tobolska Spirita Konsistorio, la preĝejo estis alinomita je la Ĉielira[1].

En 1783 surbaze de la Abalaka paroĥo estis establita la Oranta Abalaka monaĥejo. Kiel kaŭzo estis menciita la miraklofara Oranta ikono, kiu troviĝis tie. Al la monaĥejo estis translokita monaĥoj el la Epifania monaĥejo en vilaĝo Nevjanskoje (Perma gubernio)[1].

Komence de la 19-a jarcento ĉirkaŭ la monaĥejo aperis brika barilo. Dum tiu ĉi jarcento estis konstruitaj domo por monaĥoj, ĉefpastrejo ktp. En 1904 danke al oferoj de vidvino de generalo Zrjaĥov aperis gastejo[1].

En 1900 (?) al la monaĥejo estis translokitaj 22 monaĥoj el la Valaama monaĥejo, inkluzive de la lasta monaĥejestro Arkadij (Gusev), arestita en 1923 kaj mortpafita en 1937[2].

En 1917 la feston de la translokado de la Abalaka ikono de Dipatrino partoprenis episkopo de Tobolsko Hermogen[2].

En 1924 la monaĥejo estis fermita. Tie funkciis transitprizono de NKVD. De januaro ĝis aŭgusto 1927 tie troviĝis provizora anstatuanto de la patriarko metropolito de Kolomno kaj Kruticko Pjotr (Polanskij)[3]. Poste tie funkciis diversaj mastrumejoj, maŝina-traktora stacio (MTS) de loka kolĥozo, klubo, internulejo por infanoj[3].

En 1989 komenciĝis transdonado de la monaĥejo al la Rusa Ortodoksa Eklezio; en 1992–1994 la procezo estis kompletigita[3]. En 1994 ĝin vizitis patriarko Aleksio la 2-a, farinta diservon antaŭ la Abalaka ikono de Dipatrino. La 21-an de junio 2007 metropolito de Minsko kaj Slucko Filaret kun ĉefpastroj kaj rusiaj altranguloj. La 17-an de majo 2007 estis konsekrita sonorilo, donacita de ortodoksaj ĵurnalistoj de Tjumena provinco, partoprenintaj ĉiujaran seminarion "La ortodoksismo kaj amaskomunikiloj"[3]. La 6-an de oktobro 2007 estis konsekritaj kaj starigitaj krucoj kaj kupoloj de la Oranta preĝejo kaj preĝejo de Maria la Egiptino[4]. La 13-an de majo 2010 ĝi estis levita sur sonorilturon[3].

La 22-an de novembro 1996 la monaĥejo estis registrita. En 1999 estis registrita ĝia statuto. En 2011 la monaĥeja komunumo konsistis el 25 homoj, inkluzive de 13 pastroj, 4 monaĥoj kaj 8 novicoj (ruse послушник). Krome tie loĝis 40 volontulaj laboristoj (ruse трудник). La monaĥejestro estas ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij. Vic-monaĥejestro estis igumeno Hermogen (Serij). Spirita patro (ruse духовник) estis arkimandrito Zosima (Gorŝunov)[3].

Funkcias librejo kun pli ol 6 000 libroj. La monaĥejo posedas 244 hektarojn da kampoj uzataj kiel falĉejoj kaj plantejoj de greno kaj terpomoj. Haveblas reprezentejo kaj du ermitejoj. La 14-an de marto 2009 en la ermitejo (ruse скит) situanta 15 km for de la monaĥejo, estis konsekrita preĝejo de Sergij kaj German de Valaamo. La 3-an de majo 2010 estis fondita la ermitejo en faktorio Laborovaja (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto)[3]. Ĝia destino estas misia laboro inter la indiĝenoj kaj mastrumado (fiŝkaptado kaj kolektado de beroj). Haveblas reprezentejo (ruse подворье) en vilaĝo Lipovko, kie naskiĝis kaj loĝis Sankta Misail de Abalako kaj funkcias la Epifania preĝejo. Loĝantoj de la reprezentejo okupiĝas pri mastrumado, bestobredado kaj plantado de legomoj[4].

Ĉiutage en la Oranta preĝejo okazas diservoj. La 2-an de aŭgusto je la templofesto okazas jara kunveno de la monaĥoj de la Tobolska-Tjumena eparĥio[3].

Ikono[redakti | redakti fonton]

Somere 1665 en Tobolsko kaj ĉirkaŭ ĝi pluvegis longtempe, kio preskaŭ pereigis la rikolton, desperigante loĝantaron. Ĉefepiskopo de Tobolsko Kornilij ordonis alporti el Abalako la ikonon, renkontis ĝin sekvan tagon kun krucomarŝo kaj alportis al la Sofia katedralo, kie faris antaŭ ĝi liturgion. La diservo ankoraŭ ne finiĝis, sed la pluvego jam ĉesis kaj la nuboj malaperis. Omaĝe al tio li ordonis ĉiujare alporti la ikonon al Tobolsko. En 1999 la krucomarŝoj de Abalako al Tobolsko rekomenciĝis kaj ĉiujare okazas en junio, tagon antaŭ la memortago de Sankta Johano de Tobolsko[2].

Knabo Iakov, filo de kamparano Ivan Smirnoj, longan tempon suferis je okulmalsano kaj fine perdis vidadon, el liaj ŝvelintaj okuloj anstataŭ larmoj fluis sango. La patro iris kun li al la ikono kaj preĝis antaŭ ĝi, post kio la knabo resaniĝis[2].

Edzino de ŝtata servisto Jevdokija 1,5 jarojn suferis kapdoloron. La 7-an de marto 1669 ŝi kaj ŝia edzo iris al Abalako kaj faris diservon antaŭ la ikono, dum kiu ŝi resaniĝis[2].

En decembro 2008 membro de la Tobolska Fajrobrigado partoprenis kun kolegoj ekskurson al la monaĥejo, dum kiu li pieme kisis la ikonon. Sekvan tagon li revenis danki ĝin pro mirakle malaperinta furunko apud la okulo, kiun oni planis baldaŭ operacii[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 71. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 72. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 73. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  4. 4,0 4,1 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 74. ISBN = 978-5-9903429-1-0.