Ordo-3 riproĉa seplatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordo-3 riproĉa seplatera kahelaro
Bildo
Projekcio kiel diska modelo de Poincaré de la hiperbola ebeno.
Speco Nememspegulsimetria
Vertica figuro 3.3.3.3.7
Simbolo de Wythoff | 7 3 2
Simbolo de Schläfli s{7,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Geometria simetria grupo [7,3]
Duala Ordo-7-3 florosimila kvinlatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la ordo-3 riproĉa seplatera kahelaro (aŭ simple riproĉa seplatera kahelaro) estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per riproĉigo de la regula seplatera kahelaro.

Estas kvar trianguloj kaj unu seplatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas s{3,7}s{7,3}.


Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La riproĉa seplatera kahelaro estas ero de vico de riproĉigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.3.3.3.n).


Dudekedro (3.3.3.3.3)

Riproĉa kubo (3.3.3.3.4)

Riproĉa dekduedro (3.3.3.3.5)

Riproĉa seslatera kahelaro 3.3.3.3.6

Riproĉa ordo-3 seplatera kahelaro (3.3.3.3.7)

Riproĉa ordo-3 oklatera kahelaro (3.3.3.3.8)

Duala kahelaro

La duala kahelaro estas ordo-7-3 florosimila kvinlatera kahelaro kiu estas rilatanta al la florosimila kvinlatera kahelaro.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1.

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Hiperbola kahelaro en MathWorld. greke Eric W. Weisstein, Hiperbola disko de Poincaré en MathWorld. greke Galerio de hiperbolaj kaj sferaj kahelaroj greke KaleidoTile 3 - kleriga programaro por krei sferajn, ebenajn kaj hiperbolajn kahelarojn greke Hiperbolaj ebenaj kahelaroj