Riproĉa seslatera kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riproĉa seslatera kahelaro
Bildo
Speco
Nememspegulsimetria
Vertica figuro 3.3.3.3.6
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff | 6 3 2
Simbolo de Schläfli s{6,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Simbolo de Bowers Snathat
Geometria simetria grupo p6
Duala Florosimila kvinlatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la riproĉa seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per riproĉigo de la regula seslatera kahelaro. Estas kvar trianguloj kaj unu seslatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas s{3,6}s{6,3}.

Ĉi tiu kahelaro estas la sola nememspegulsimetria duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj[redakti | redakti fonton]

La riproĉa seslatera kahelaro estas ero de vico de riproĉigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.3.3.3.n).


Dudekedro (3.3.3.3.3)

Riproĉa kubo (3.3.3.3.4)

Riproĉa dekduedro (3.3.3.3.5)

Riproĉa seslatera kahelaro 3.3.3.3.6

Riproĉa ordo-3 seplatera kahelaro (3.3.3.3.7)

Riproĉa ordo-3 oklatera kahelaro (3.3.3.3.8)

Estas nur unu unuformaj kolorigoj de riproĉa seslatera kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam la 5 edroj (3.3.3.3.6) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 11213.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979. p39