Saltu al enhavo

Orelsan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orelsan
Persona informo
Orelsan
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1982 (1982-08-01) (41-jaraĝa)
en Alençon
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater École de management de Normandie Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Clément Cotentin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Orelsan vd
Okupo repisto
voĉaktoro
diskografa artisto
aktoro
filmreĝisoro
kantisto
kantoverkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2002– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aurélien Cotentin, alnomata Orelsan (/ɔʁɛlˈsan/), estas franca repisto, kantisto, komponisto, aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.

Li komencis sian karieron en interreto, ĉefe per la retejo Myspace. Li fariĝis fama en 2008 danke al sia kanto Changement. En 2009, li eldonis sian unuan albumon, Perdu d’avance (Antaŭperdita). Samtempe, la kanto Sale Pute estis temo de polemiko. Tamen, la albumo estis atestita kiel ora disko. Li eldonis duan albumon Le Chant des sirènes (La kanto de sirenoj) en 2011.

Duope kun sia amiko Gringe, il eldonis albumon en 2013; li faris la filmon Comment c’est loin en 2015, kaj faris la retserion Bloqués elsenditan sur Canal+ kaj sur Jutubo en 2015-2016. En ĉi tiuj tri produktadoj, Orelsan ludas similan rolon de perdita, maldiligenta kaj inventema tridekjarulo.

Ekde 2016 li estis la franckingva voĉo de Saitama en la animeo One Punch Man. En 2017, li eldonis la unuopaĵon Basique (klipo vidita pli ol 100 000 000 da fojoj ĉe Jutubo[1]), kaj sian trian albumon: La fête est finie (La festo estas finita). La albumo estis atestita kiel duobla diamanta disko.

Lia kvara albumo, Civilisation (Civiliso), estis publikigita en 2021. La albumo estis konfirmita kiel diamanta disko post kvin monatoj. Tio estis la plej rapida atestita albumo.

Li ricevis plurajn premiojn, aparte li estas la tria artisto kun plej multe Victoires de la musique, el kiuj gajnis 12[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jutubo : [1]
  2. Orelsan gajnis 12 premiojn entute. (fr) [2]