Orhan
Orhan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
اورخان غازى | |||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1281 en Söğüt | ||||
Morto | 28-an de februaro 1362 (81-jaraĝa) en Bursa | ||||
Tombo | Bursa vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | malnova anatolia turka lingvo • araba vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Otomana dinastio vd | ||||
Patro | Otomano la 1-a vd | ||||
Patrino | Mal hatun (en) vd | ||||
Gefratoj | Alaeddin Pasha (en) kaj Fatma Hatun (en) vd | ||||
Edz(in)o | Nilüfer Hatun (en) Theodora Kantakuzini (en) Asporça Hatun (mul) Eftandise Hatun (en) vd | ||||
Infanoj | Murad la 1-a ( Nilüfer Hatun (en) ) Süleyman Paşa (en) ( Nilüfer Hatun (en) ) Halil Bey (en) ( Theodora Kantakuzini (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bejo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Orhan, Orhan la 1-a aŭ Orhan Ghazi (en Otomana turka: اورخان غازی; en turka: Orhan Gazi, literumita ankaŭ Orkhan, ĉirkaŭ 1281 – Marto 1362) estis la dua bejo de la Otomana Bejlik, konsiderata Otomana Sultano el 1323/4 ĝis 1362. Li estis filo de Osman la 1-a, kaj naskiĝis en Söğüt, tiam ĉefurbo de la Osmanidoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la komencaj etapoj de sia regado, Orhan fokusigis siajn energiojn al la konkero de plej el la nordokcidenta Anatolio. La majoritato de tiuj areoj estis sub Bizanca regado kaj li venkis por la unua fojo en la batalo de Pelekanon kontraŭ la Bizanca Imperiestro Androniko la 3-a Paleologo. Orhan ankaŭ okupis la terojn de Karasidoj de Balıkesir kaj de Ahi-oj de Ankaro.
Serio de enlandaj militoj ĉirkaŭ la ascendo de la naŭ-jaraĝa Bizanca Imperiestro Johano la 5-a Paleologa ege estis profita por Orhan. En la Bizanca enlanda milito de 1341–1347, la regento Johano la 6-a Kantakuzena edzigis sian filinon Teodora al Orhan kaj dungis Otomanajn militistojn kontraŭ la rivalaj fortoj de la imperiestr-edzino Anna de Savojo, kio ebligis al ili rabadi Trakion. En la Bizanca enlanda milito de 1352–1357, Kantakuzeno uzis Otomanajn fortojn kontraŭ Johano la 6-a, kio garantiis al ili la uzadon de eŭropa fortikaĵo ĉe Çimpe ĉirkaŭ la jaro 1352.[1][2] Grava tertremo detruis Kalipolis (nuntempa Gelibolu) du jarojn poste, post kio la filo de Orhan, nome Sulejman Paŝa, okupis la urbon, kio havigis al la Otomanoj gravan pontokapon sur kontinenta Eŭropo.
Laŭ la islama fakulo Ibn Battuta, Orhan estis "la plej granda el la Turkaj reĝoj kaj la plej riĉe en riĉo, teroj, kaj militaj fortoj".[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nicolle, David kaj Hook, Adam. Ottoman Fortifications 1300-1710.[rompita ligilo] Osprey Publishing, 2010. Alirita la 3an de Septembro 2011.
- ↑ Goffman, Daniel. The Ottoman Empire and Early Modern Europe. Cambridge University Press, 2002. Alirita la 3an de Septembro 2011.
- ↑ Henry Glassie (1991). Turkish Traditional Art Today. p. 370.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Harris, Jonathan, The End of Byzantium. New Haven and London: Yale University Press, 2010. (ISBN 978-0-300-11786-8)
- Imber, Colin (2009). The Ottoman Empire, 1300–1650: The Structure of Power (dua eldono). Basingstoke: Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-1370-1406-1.