Origa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Origa
Persona informo
Naskonomo Ольга Витальевна Яковлева
Aliaj nomoj Орига • Origa
Naskiĝo 12-an de oktobro 1970 (1970-10-12)
en Kochenёvo
Morto 17-an de januaro 2015 (2015-01-17) (44-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj rusajapana
Loĝloko Tokio
Ŝtataneco SovetunioRusioJapanio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://origamusic.com/
vdr

Origa (ruse Ольга Витальевна Яковлева; japane オリガ, naskiĝis la 12-an de oktobro 1970 en urbeto Koĉenevo, Novosibirska provinco, Rusio mortis la 17-an de januaro 2015 en Tokio, Japanio, kiam ŝi aĝis 44 jarojn) estas fama rusdevena japana kantistino kaj komponistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1975 Olga frekventis la mizikan lernejon kaj poste Novosibirskan muzikan kolegion, kiun ŝi sukcese finis en 1991. Decembre de tiu jaro laŭ invito de profesoro Kaneko de Universitato de Hokajdo ŝi venis la japanan urbon Sapporo por partopreni en privataj koncertoj.

Informo pri furoro de la rusa kantistino disvastiĝis rapide kaj Olga ricevis inviton de kelkaj laŭsezonaj kanzonaj festivaloj. Origa (tiel ŝanĝiĝis la rusa persona nomo Olga japanmaniere) partoprenis tiam en multaj projektoj kun diversaj artistoj kaj aliĝis ties koruson por helpi al la viktimoj de la tertremo en Kobeo okazinta la 17-an de januaro 1995.

Vintre de 1992 oni proponis registri sur disko kaj eldoni provan etan albumon kaj la 25-an de majo 1994 jam aperis ŝia granda albumo "Origa". Havis grandan sukceson ŝia dua albumo "Poluŝko-Pole" (ruse Полюшко-Поле, japane ポーリュシカ・ポーレ), kiun oni aplikis por TV-dramo "Ao no Jidai" (japane  (あお)時代 (じだい), Sklaveco al la blua forteco) en TBS (Tokyo Broadcasting System) televida reto en Japanio. Ŝia sekva albumo titoliĝis «Вечность» (Estoneco) kaj estis en 1998 la unua en Japanio, kies enteno estis tute ruslingva.

Ĝis 2007 aperis jam naŭ albumoj kaj kvar diskoj. Grandan famecon ricevis en Japanio kaj ekster ĝi ŝia disko por animeo "Ghost in the Shell: Stand Alone Complex" (Fantomo en ŝelo:Aŭtonoma komplekso) sub titolo "Inner Universe" (Ena Universo), kiun komponis ŝia amikino Yoko Kanno.

Ŝi estis aktiva membrino de Asocio de rusoj loĝantaj en Japanio kaj unu el fondintoj de la ruslingva lernejo en Tokio. Multaj japanoj komencis lerni la rusan lingvon, post kiam ili aŭskultis ŝiajn ruslingvajn kanzonojn.

Origa mortis la 17-an de januaro 2015 en tokia kliniko pro korinsuficienco, kiam ŝi aĝis nur 44 jarojn.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1998 ŝi edziniĝis al irana produktanto Zhian Saedi, kun kiu ŝi interkonatiĝis dum ŝia koncerto. Ŝi naskis filon Aljoŝa (ruse Алёша, plene Алексей) Saedi en 2000.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Crystal Winter (Kristala vintro) 1994
  • ORIGA 1994
  • Illusia (Iluzio) 1995
  • Aria (Ario) 1996
  • The Best of ORIGA (La plej bono de ORIGA) 1999
  • Era Of Queens (Erao de reĝinoj) 2003
  • SPIRAL (Spiralo) 2006
  • LELEYALA 2006
  • Land of Love (Lando de amo) 2006
  • THE SONGWREATH (Kanta florkrono) 2008
  • The Annulet (La nuligo) 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Origa's interview on Music Box TV (Russia) ruse
  • [2] ŝia ttt-ejo ruse, japane, angle
  • [3] Origa dancas en la orienta stilo kaj kantas japane (video)
  • [4] Poluŝko-Pole ruse (video)