Orihuela del Tremedal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orihuela del Tremedal
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44366
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 453  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 1° 39′ U (mapo)40.5501065-1.650425Koordinatoj: 40° 33′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 447 m [+]
Areo 71,524197 km² ( 715 2.4 197 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orihuela del Tremedal (Provinco Teruelo)
Orihuela del Tremedal (Provinco Teruelo)
DEC
Orihuela del Tremedal
Orihuela del Tremedal
Situo de Orihuela del Tremedal
Orihuela del Tremedal (Hispanio)
Orihuela del Tremedal (Hispanio)
DEC
Orihuela del Tremedal
Orihuela del Tremedal
Situo de Orihuela del Tremedal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orihuela del Tremedal [+]
vdr

Orihuela del Tremedal [oriŬEla deltremeDAL] estas urbeto kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝtona rivero ĉe Orihuela del Tremedal

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 62 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj je 34 km de Albarracín, la komarka ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinoj, juniperoj, kverkoj kaj aliaj arboj. Orihuela del Tremedal estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono ĉe la limo kun la provinco Guadalajara, en la regiono Kastilio-Manĉo. Tie ekfluas la rivero Gallo. En ĝia municipa teritorio estas la maksimuma altaĵo de la montaro Sierra del Tremedal, nome la monto Caimodorro, de 1936 m super marnivelo. Ene de ĝia municipa teritorio estas malsekejoj Tremedales de Orihuela, protektitaj de la Ramsar-Interkonsento.

Orihuela del Tremedal estas sur tre montara areo je 1 447 msm, kaj tial estas unu de la municipoj plej altaj de la provinco. Ĝi estas komunikebla laŭ la komarkaj ŝoseoj A-1111 kaj A-1112, kiuj komunikas kun la cetero de la provinco, kaj la A-2707, kiuj komunikas kun Guadalajara. La ŝoseo A-1111 kuniĝas en Santa Eulalia del Campo kun la A-23 kaj, pere de tiu vojo, kun la N-330 / N-234, kiu kunigas Teruelon kun Zaragozo. En Santa Eulalia estas trajnstacio (RENFE) de la linio Zaragoza-Teruel-Valencia.

Orihuela del Tremedal limas kun la jenaj municipoj: norde kun Ródenas kaj, jam en la provinco Guadalajara, kun Alustante kaj Motos; sude kun Noguera de Albarracín, Griegos kaj Villar del Cobo, oriente kun Bronchales kaj okcidente kun Orea (Guadalajara).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de rokpentraĵoj, keltiberoj, romianoj (ferfandejo), kaj visigotoj.

Domo de Franco Pérez de Liria.

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj. En 1164 la domaro Oreyuela integriĝis en Aragono, apartenanta al Albarracín, separita de sia najbara Orea (okcidente), kiu integriĝis en la regno Kastilio.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Moscardón, Terriente kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales kun Bronchales, Ródenas, Pozondón kaj Monterde en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

En la 18-a jarcento la reĝo Filipo la 5-a ordonis detrui la muregojn. En la komenco de la 19-a jarcento la loĝloko estis detrurabita de francoj en la Milito de Hispana Sendependigo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj ĉefe forstado. Estas malgranda industrio de ĉarpentado kaj segado. Por rura turismo ludas gravan rolon​ ankaŭ ĉasado.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 445 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 29 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la du ermitejoj, popola arkitekturo, blazondomo, renesanca urbodomo, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]