Orkolora kapito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkolora kapito
Orkolora kapito, masklo
Orkolora kapito, masklo
Orkolora kapito, ino
Orkolora kapito, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. auratus
Capito auratus
(Dumont, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orkolora kapito (Capito auratus) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo, en la basenoj de Orinoko kaj okcidenta Amazono. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio de la Nigroŝultra kapito el nordorienta Sudameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

F de Castelnau-oiseauxPl8.jpg
F de Castelnau-oiseauxPl8

Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj (ĉefe neinonditaj arbaroj) kaj ĝangaloj. Ili ĉeestas ĉefe en malaltaj teroj, sed teritorias ankaŭ en la plej malaltaj montetoj de orientaj Andoj. Ĝi estas ĉefe fruktomanĝanto.

Ili havas totalan longon de ĉ. 20 cm. Kiel ĉe aliaj Sudamerikaj barbuloj, la Orkolora kapito estas fortika, relative kapogranda kaj fortikbeka. La supraj partoj, vosto, flugiloj kaj masko estas ĉefe nigraj. La punktostrio ĉe la grandaj flugilkovriloj, mallarĝe borde al la flugilplumoj kaj pintoj de la triarangaj estas flavaj kaj de tie la nomo de la specio en diversaj lingvoj kaj en la scienca. Krome, la du mallarĝaj flavaj brovoj etendiĝas kiel du paralelaj linioj sur la dorso. La ventro estas ĉefe helflava kun nigra striado ĉe flankoj. Depende de la subspecio, la gorĝo gamas el ruĝa al oranĝa kaj la krono el tre flava tra brunoranĝa al ruĝoranĝa. La ino similas al la masklo, sed kun ekstensa oranĝoflava en bordo de flugilkovriloj, flaveca striado al orelareo kaj dorso kaj nigra striado el flankoj ankaŭ etendiĝanta al la mentono kaj brusto. Ĉe inoj de la plej okcidenta parto de sia teritorio (subspecio punctatus), la gorĝo estas nigre striita. Ambaŭ seksoj havas malhelajn grenatkolorajn irisojn, grizecajn krurojn kaj larĝan nigropintan grizan bekon.

Teritorio de okcidenta Amazonio kaj Orinoko[redakti | redakti fonton]

La Orkolora kapito teritorias el deklivoj de orientaj Andoj al la riveroj de okcidenta Amazonio el orientaj Kolombio kaj Venezuelo, orienta Ekvadoro, el norda al sudorienta Peruo, kaj norda Bolivio; en Bolivio tiu barbulo teritorias nur el la nordorientaj alfluantoj de la rivero Madeira. La orienta limo de sudokcidenta Amazonio estas la rivero Purus okcidente de la rivero Madeira.

En nordokcidenta Amazonio, la orienta lime estas centra Rorajmo kaj la sudo de la rivero Branco. La najbara teritorio al nordokcidento al Venezuelo estas ĉiu de orienta Venezuelo ĉe la bordo de Gujanoj. Tiu teritorio estas en la orienta flanko de la kariba nordafluantaro de la rivero Orinoko, sed evitas la plej malaltan duonon de la riverujo je 150 km; la teritorio situas en la supra duono de la rivero Orinoko etende suden al la orienta bordo de Kolombio.

Eta parto de la teritorio iras sudorienten al centra Bolivio, kie estas ankaŭ alfluaj areoj al la rivero Madeira.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Capito auratus amazonicus Deville & Des Murs, 1849
  • Capito auratus aurantiicinctus Dalmas, 1900
  • Capito auratus auratus (Dumont, 1816)
  • Capito auratus bolivianus Ridgway, 1912
  • Capito auratus hypochondriacus Chapman, 1928
  • Capito auratus nitidior Chapman, 1928
  • Capito auratus orosae Chapman, 1928
  • Capito auratus punctatus (Lesson, 1830)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]