Orla Barry (artistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orla Barry
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1969 (1969-05-18) (54-jaraĝa)
Ŝtataneco Irlando
Okupo
Okupo fotistoteatra reĝisoroaŭtoro • kreinto • videoartisto • sound artist • ludartisto
vdr

Orla Barry estas irlanda artistino kiu uzas tre diversan amaskomunikilaron: performanca arto, video, teksto kaj sono. Ŝi ankaŭ bredas ŝafojn en kampara Irlando[1].

Ŝi kreas verkojn enradikiĝantajn en lingvo kaj signo, flosanta sur la streĉiĝo inter vida kaj literatura reprezentado. Orla Barry verkas poezian prozon kaj tekstfragmentojn, kiuj konsistas el filozofiaj pripensoj kaj biografiaj faktoj, samkiel fikciaj rakonto-elementoj kaj sonaj kunigoj. En siaj fotoserioj, publikaĵoj, filmoj kaj prezentoj ŝi traktas temojn kiel lingvan ebriecon, proksimecon kaj distancecon, melankolion kaj frivolecon, amikecon kaj familiajn rilatojn. La verko de Barry estis montrita ĉe solo-ekspozicioj en W139 (Amsterdamo-), SMAK (Gento, Belgio), Camden Arts Center (Londono), Irlanda Muzeo pri Moderna Arto (Dublino- kaj en Argos (Bruselo)[2].

Ŝi estas lekciistino ĉe la Instituto de Teknologio en Carlow kaj eksa Konsilanta Esploristo ĉe la Akademio Jan Van Eyck en Belgio.[3][4]

Tekstarto[redakti | redakti fonton]

Orla Barry kreis ankaŭ kelkajn artaĵojn en kiu ŝi uzas tekston, ekzemple

  • à corps & à textes (pere de korpo & pere de teksto), La Galerie, Centre d'art contemporain, Noisy-le-Sec, Parizo
  • Trees of Circular motion, Vers Brussel, Lustplein, Bruselo[5] (2013), kun poemo de Mimi Khalvati en arta instalaĵo en Bruselo, Belgio. Temas pri la konstanta artaĵo kiu rezultis el arta kunlaboro inter Orla Barry kaj Mimi Khalvati.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koncepta arto

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Orla Barry

Referencoj[redakti | redakti fonton]