Ortangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de ortangulo

Ortangulorektangulo estas paralelogramo kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la flanklongecoj estas a kaj b, la areo de la ortangulo, en eŭklida geometrio, estas a × b.

Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.

Difino

Ortangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.

Ecoj

5 per 4 ortangulo.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝi havas kvar ortajn angulojn.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj estas samlongaj.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj kruciĝas meze.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj flankoj estas samlongaj.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj flankoj estas paralelaj.

Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto de kvadratoj.

Eksteraj ligiloj

greke Kurso (konstruado, ĉirkaŭo, areo) greke Difino kaj ecoj de ortangulo greke Areo de ortangulo