Oskar Edmund Zimmermann
| Oskar Edmund Zimmermann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 2-an de novembro 1879 en Gebenstorf |
| Morto | 1962 en Zuriko |
| Lingvoj | Esperanto • germana |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto industria komerca administranto |
Oskar Edmund ZIMMERMANN (prononco [CImaman], en EdE erare "Zimermann"), naskiĝis la 2-an de novembro 1879 en Gebenstorf, Svislando, m. en 1962[1] en Zuriko, estis svisa komerca oficisto en Vieno (fabriko de ledaj galanteriaĵoj) kaj prezidanto de aŭstraj laboristaj Esperanto-organizaĵoj.[2]
Zimmermann lernis Esperanton dum komerc-vojaĝoj, instruis en Frankfurto ĉe Majno kaj fondis tie laboristan Esperanto-grupon. Post la unua mondmilito li vivis en Vieno, kunfondis Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE) kaj Aŭstrian Esperanto-Delegitaron (AED), kaj estis prezidanto de ambaŭ. Li krome estis kasisto de la 16-a Universala Kongreso en Vieno en 1924, poste ĉesigis la agadon kelkajn jarojn. En 1933 li estis kasisto de Esperanto-unuiĝo en Vieno.[2] Sed en 1934 li retranslokiĝis al Svislando[1] kaj ekde tiam laboris en Zuriko - ĝustatempe antaŭ ol ĉie en centra Eŭropo krom en Svislando erupciis la dua mondmilito.

