Oskari Lehtivaara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Oskari Lehtivaara
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1909 (1909-02-04)
Morto 7-an de aprilo 1995 (1995-04-07) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Oskari LEHTIVAARA (naskiĝis la 4-an de februaro 1909 - mortis la 7-an de aprilo 1995 en Helsinko) estis blinda esperantisto, honora membro de UEA.

Lehtivaara naskiĝis en malriĉa kampara familio. Blinda ekde sia sepa vivojaro, li kun eksterordinara persisto atingis multflankan klerecon, kaj lernis Esperanton jam je 13-jara aĝo.

De 1937 ĝis 1982 li oficis kiel vicprezidanto, poste kiel prezidanto, de Steleto, la Esperanta ligo de finnaj blinduloj. Danke al li, jam antaŭ la milito eldoniĝis brajla E-lernilo por finnoj. En 1950 li kunfondis Ligon Internacian de Blindaj E-istoj (LIBE), kies sekretario li restis ĝis 1962. En 1957 li iniciatis la plurlingvan - i.a. Esperantan - bildlibron Finnlando hieraŭ kaj hodiaŭ.

En 1969 li servis kiel LKK-ano de la Helsinka UK]. Li estis komitatano de UEA (1969–1981) kaj tutan jardekon prezidis Esperanto-Asocion de Finnlando (1975–1985). Dum tiu tempo EAF ekhavis propran sidejon kaj reeldonis Kalevala per granda ŝtata subvencio – unuavice danke al lia organiza lerto. En 1986 aperis la finnlingvaj rememoroj de Lehtivaara, Perintö ("Heredaĵo"), en kiu unu ĉapitro rakontas lian E-agadon.

Li estis fakdelegito de UEA ekde 1953, honora prezidanto de EAF, honora membro de LIBE kaj, de post 1990, de UEA.