Lamone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ostarietta)
Lamone
Blazono de Lamone
Blazono de Lamone
Blazono de Lamone
Stacidomo Lamone-Cadempino
Stacidomo Lamone-Cadempino
Stacidomo Lamone-Cadempino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 2′ 42″ N 8° 55′ 55″ O / 46.04500 °N, 8.93194 °O / 46.04500; 8.93194 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 42″ N 8° 55′ 55″ O / 46.04500 °N, 8.93194 °O / 46.04500; 8.93194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1676
Areo 1,86 km²
Alteco 337 m super marnivelo
Poŝtkodo 6814
Komunumkodo 5189
Mapo de Lamone
Mapo de Lamone
Mapo de Lamone

Lamone estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1676 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lamone situas proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Vedeggio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lamone kun la kvartaloj Ostarietta kaj Selva.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,86 km², de kiuj 44,6% estas kovritaj de arbaro, 11,8% servas por agrikulturo kaj 40,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lamone limas en nordo al Torricella-Taverne, en nordoriento al Origlio, en sudoriento al Cureglia, en sudo al Cadempino, en sudokcidento al Gravesano, kaj en okcidento al Bedano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Lamone pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono trans la montopasejo Monte Ceneri al Lugano kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturjeo Lugano-Nordo situas 3 kilometrojn sude de la komunumo en Manno. Pere de la stacidomo Lamone-Cadempino, situanta en sudo sur la komunuma teritorio, ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Lugano kaj buslinioj de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lamone datiĝas el la jaro 854 kiel Namonni. Dum mezepoko en Lamone posedis feŭdajn rajtojn kaj bienojn la benediktana Abatejo San Ambrogio de Milano, la katedrala kapitolo de Como kaj ek de la 15-a jarcento al dukoj de Milano kaj la Hospitalo Santa Maria de Lugano. Ek de 1468 Lamone estas menciita kiel memstara paroĥo, al kiu ankaŭ apartenis Cadempino. En la jaro 1887 estis solvita la longjara limkonflikto kun la najbara komunumo Cadempino. Ek de la 2-a duono de la 20-a jarcento pro la favora trafika situo kaj la proksimeco de la urbo Lugano la loĝantaro de la komunumo konsiderinde kreskis.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]