Ostrów Mazowiecka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostrów Mazowiecka

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Ostrów Mazowiecka (Pollando)
Ostrów Mazowiecka (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Ostrowi Mazowieckiej
Provinco Mazovio
Distrikto Distrikto Ostrowski (Mazowiecki)
Komunumo Komunumo Ostrów Mazowiecka
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1434
Koordinatoj 52° 48′ N, 21° 54′ O (mapo)52.821.9Koordinatoj: 52° 48′ N, 21° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 22,09 km²
Loĝantaro 23486 (en 2006)
Loĝdenso 1 017,9 loĝ./km²
Poŝtkodo 07-300, 07-302
Telefona antaŭkodo 29
Aŭtokodo WOR
TERYT 1141916011
Estro Władysław Krzyżanowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. 3 Maja 66
Poŝtkodo de estraro 07-300
Telefono de estraro 029 644-07-50, 55, 56
Fakso de estraro 029 644-07-60
Poŝto de estraro poczta@ostrowmaz.pl
Ĝemelaj urboj (Italio) Brembate di Sopra, (Rusio) Rjazan, (Ukrainio) Zaslavo
Komunuma retejo http://www.ostrowmaz.pl
Domajno ostrowmaz.pl
vdr

Ostrów Mazowiecka estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Ostrowski (Mazowiecki).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj informoj pri Ostrów Mazowiecka devenas de la jaro 1410. En la jaro 1434 la mazovia princo Bolesław la 4-a donis al la ĝisnuna vilaĝo urbajn rajtojn.

En la jaro 1514 princino Anna donis al la urbo rajton organizi 4 foirojn jare kaj unu bazaron semajne, kio kaŭzis rapidan disvolviĝon de la urbo. La plua disvolviĝo de komerco kaj kulturo okazis post la jaro 1526, kiam la reĝo Zygmunt la 1-a alligis la urbon al la Pola Reĝlando.

En la 16a jarcento Ostrów Mazowiecka iĝis sidejo de distrikto.

En la 17-a jarcento militoj haltigis dinamikan disvolviĝon de la urbo.

Dum la unua mondmilito la urbo ne estis detruita. Kontraŭe dum la dua mondmilito la urbo detruiĝis en 60%. Dum la germana okupado multe suferis la loĝantaro, precipe la judoj, kiuj estis transportitaj al Varsovia getoj kaj tiu en Łomża kaj poste al germana koncentrejo en Treblinka. Dum la germana okupado en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj okazis pluraj militkrimoj. En Grądy pereis 80-90 mil sovetajn militkaptitoj (el 100-120 mil). La 22-an de oktobro 1943 aperis anonco pri pafmortigo de polo pro senpermesa buĉo de bovino.

11.09.1943: Germanaj policoj pafmortigis en Drewnowo-Gołyń, proksime al Ostrów Mazowiecka, 9 virojn pro mortigo de policano.

En la tereno de la distrikto agis soldatoj de Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, grupo „Opocznik”). Ili organizis en la urbocentro sukcesan atencon kontraŭ la distrikta estro Gruppenführer Reinhard Ekert.

Post la dua mondmilito, la urbo estis rekonstruita. Aperis multaj entreprenoj.

Turismaĵoj[redakti | redakti fonton]

- Urbodomo konstruita en 1927 laŭ novbaroka stilo.

- La preĝejo de Ĉieliro de Maria el la 19-a jarcento.

- Ligna kapelo el la 19-a jarcento.

- Konstruaĵo de banko nomita „Popola Banko”, konstruita en 1926.

- Muzeo – Domo de Pilecki-Familio

- Bicikla Itinero

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Urboj kaj partneraj komunumoj