Otavan iso tietosanakirja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otavan iso tietosanakirja
referencverko
Aŭtoroj
Aŭtoro
Lingvoj
Lingvo finna lingvo
Eldonado
Eldonejo Eldona Akcia Societo Otava
Ĝenro enciklopedio
vdr

Otavan iso tietosanakirja (finne: "Tre granda enciklopedio", eventuale ankaŭ en la senco de "granda enciklopedio de [la eldonejo] Otava") estas konata finna enciklopedio, kiu aperis en 1960–1965, publikigita de la Eldona Akcia Societo Otava en Helsinko. Ĝi konsistas el dek partoj kaj inkludas 90 000 serĉajn vortojn. La ĉefredaktoro estis Ilmari Havu. Post la ĉiu artikolo krom iuj vere mallongaj artikoloj estas plimallongigo de nomo de la skribanto, ekzemple K. V.-mo (Keijo Virtamo). En fino de la parto 8 (SOST–TSC) estas mapa ligaĵo pri Finnlando. Iuj artikoloj estas tute samaj kiel la koncernaj artikoloj de la iom pli konciza enciklopedio Iso tietosanakirja. La lasta parto estas malpli dika ol la aliaj. En kovrilaj paperoj estas bildo pri da Vinci. Post la vortoj Otavan iso tietosanakirja estas la latinaj vortoj Encyclopædia fennica. La lastmenciitaj vortoj estis inkludiigita en la nomo por ke eksterlande en bibliotekoj oni sciu, ke la verko estas finna enciklopedio.