Otto Bennemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Bennemann
Persona informo
Otto Bennemann
Naskiĝo 27-an de septembro 1903 (1903-09-27)
en Brunsvigo
Morto 22-an de majo 2003 (2003-05-22) (99-jaraĝa)
en Brunsvigo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio • Internationaler Sozialistischer Kampfbund vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BrunsvigoHanovro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto BENNEMANN (naskiĝis la 27-an de septembro 1903 en Braunschweig, mortis la 22-an de majo 2003 samloke) estis germana politikisto (SPD). Li lernis Esperanton dum li estis en ekzilo en Aŭstralio[1] ĉar li estis aktiva kontraŭstaranto de la nazia potencopreno en Germanio. Post la fino de la milito li revenis al Germanio kie li iĝis urbestro de Braunschweig[2] kaj poste ministro pri internaj aferoj en la registaro de Malsupra Saksio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Otto Bennemann estis filo de seruristo. Post fino de la elementa lernejo li finis komercan metilernadon ĉe la elektroproviza kompanio Braunschweig Überlandwerk. Poste li laboris kiel industria komizo kaj en 1922 aliĝis al la Centra Asocio de Oficistoj (ZdA), maldekstre liberala sindikato.

En novembro 1923 Otto Bennemann fariĝis membro de SPD kaj estis engaĝita en la Junaj Socialistoj (Jusos). Pere de homoj el ĉi tiu medio li ekkontaktis kun la "Internationalen Jugendbund (IJB - Internacia Junulara Unio), de kie lia vojo kondukis lin al la "Internationalen Sozialistischen Kampfbund" (ISK Internacia Socialisma Batalunio). Ekde 1926 li estis ISK-membro, redaktoro kaj kasisto de la loka ISK-asocio en Braunschweig[3].

Li ekkonis Franziska Stellmacher per la politika eduka laboro de la ISK, kiu okazis en la Walkemühle Landerziehungsheim. En 1934 ili geedziĝis. Ili ambaŭ aktivis en la rezisto ekde la nazia potencopreno en Germanio.

Ekzilo en Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Otto Bennemann estis avertita pri baldaŭa arestado kaj subteriĝis. "Li komence kaŝis sin en Berlino kaj tiam povis elmigri al Anglio laŭ aventuraj itineroj tra Svislando kaj dum kelkaj semajnoj en Parizo [1938] helpe de liaj kontaktoj al grupo de la MSI (Militanta Socialisma Internacio), la angla grupo de la ISK" [3]. En 1939 Franziska Bennemann ankaŭ povis elmigri al Anglio kaj poste al Aŭstralio. Post la milito li revenis al Germanio:

Citaĵo
 Bennemann kontaktiĝis kun subsekcio de la usona spionservo, la Labortablo de la Oficejo por Strategiaj Servoj (OSS), pere de Willi Eichler, ĉefa ISK-membro kaj dungito en la 'Unio'. Tie li ricevis intensan trejnadon por sia reveno al Germanio. La 12-an de aprilo 1945 la urbo Braunschweig estis okupita de la usonanoj. Otto Bennenıann forlasis Londonon la 16-an de aprilo 1945 kaj, portante la uniformon de usona GI, vojaĝis en grupeto tra Bruselo kaj Maastricht ĝis li alvenis en Hannover la 24-an de majo 1945 - la fino de sepjara ekzilo por li. Ekde septembro 1945 li loĝis denove en Braunschweig[4]

Politiko[redakti | redakti fonton]

La 12-an de majo 1959 Bennemann estis nomumita ministro pri internaj aferoj de Malsupra Saksio en la subregiona ŝtata registaro (Landesregierung) kaj ekde 1961 estis ankaŭ membro de la posta registaro gvidata de ĉefministro Georg Diederichs. La 5-an de julio 1967 li finis sian oficon en la subŝtata registaro pro kialoj de aĝo.

Fondumoj[redakti | redakti fonton]

En 1990 estis fondita la Fondumo Otto kaj Franziska Bennemann "por antaŭenigi kaj esplori la ideon kaj ellaboradon de demokrata, socia jurosistemo kaj ĝiajn etike fonditajn bazajn valorojn". La Fondumo havas sian sidejon en Bonn[5].

En 1994, en la aĝo de 91 jaroj, Bennemann ankaŭ starigis la "Otto Bennemann-Fondumo Braunschweig" en sia hejmurbo kiu pere de la Instituto Georg Eckert por internacia lernolibra esplorado, subtenas la Internacian Domon Sonnenberg (klerigejo)[6] kaj la germanan asocion Lebenshilfe.

Lernejo Otto Bennemann[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj lernejoj en la subŝtato Malalta Saksio (Niedersachsen) portas lian nomon, nome la faklernejo Otto-Bennemann[7]. Tiu lernejo kune kun 14 aliaj lernejoj en la urbo Braunschweig pro partopreno en la EU-projekto Schule ohne Rassismus - Schule mit Courage portas la titolon "Lernejo sen rasismo - lernejo kun kuraĝo" (germane: Schule ohne Rassismus - Schule mit Courage)[8].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Horst-Rüdiger Jarck : Otto Bennemann (1903-2003).Von Milieu, Widerstand und politischer Verantwortung (Pri medio, rezisto kaj politika respondeco) (en: Braunschweigische Biographien, eldonita de la Braunschweigische Stiftung, Volumo 3), Joh. Heinr. Meyer, Braunschweig 2015, ISBN 978-3-926701-88-6 .
  • Munzinger : Internacia Biografia Arkivo. 06/1968 de la 29-a de januaro 1968.
  • Barbara Simon: Abgeordnete in Niedersachsen (parlamentanoj en Malsupra Saksio) 1946–1994. Biographisches Handbuch (Biografia manlibro). Eld. de la prezidanto de la Ŝtata Parlamento de Malsupra Saksio, Niedersächsischer Landtag, Hannover, 1996, p. 34.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Charles Stevenson, Kuraĝo en malfacilaj situacioj, Aŭstralia Esperantisto, paĝo 5, n-ro 140, decembro 2020,
  2. (de) Otto Bennemann, retejo de la urbo Braunschweig.
  3. 3,0 3,1 Horst-Rüdiger Jarck: Zeitzeugenerinnerung II: Zu Otto Bennemann und Georg Eckert - Notizen aus dem Nachlass Bennemanns zu einem Stück des gemeinsamen Weges, in: Dieter Dowe, Eckhardt Fuchs, Heike Christina Mätzing, Steffen Sammler (Hg.): Georg Eckert. Grenzgänger zwischen Wissenschaft und Politik, V & R unipress, Göttingen, 2017, ISBN 978-3-8471-0761-3, S. 91 ff. Online: Otto und Franziska Bennemann auf Google-Books.
  4. (de) Horst-Rüdiger Jarck: Zeitzeugenerinnerung II: Zu Otto Bennemann und Georg Eckert - Notizen aus dem Nachlass Bennemanns zu einem Stück des gemeinsamen Weges, in: Dieter Dowe, Eckhardt Fuchs, Heike Christina Mätzing, Steffen Sammler (eld.): Georg Eckert. Grenzgänger zwischen Wissenschaft und Politik, V & R unipress, Göttingen, 2017, ISBN 978-3-8471-0761-3, p. 91 ff. Surrete: Otto und Franziska Bennemann en Google-Books.
  5. Über die Bennemann-Stiftungen & Otto Bennemann auf der Webseite der Stadt Braunschweig
  6. Internationales Haus Sonnenberg. Die Bildungsstätte im Harz
  7. (de) Otto-Bennemann-Schule.
  8. (de) Schulen ohne Rassismus-Schulen mit Courage, Braunschweig.de

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]