Otto Liman von Sanders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Liman von Sanders
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1855 (1855-02-17)
en Słupsk
Morto 22-an de aŭgusto 1929 (1929-08-22) (74-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Friedhof Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Otto Liman von Sanders (17-an de februaro 1855 en Stolp, Pommern – 22-an de aŭgusto 1929 en Munkeno) estis germana generalo kaj turka marŝalo.

Liman von Sanders estis en armea servo ekde 1874. Li servis ekde 1879 de la infanterio al la kavaliero. Li iĝis en 1885 leŭtenanto, ekde 1887 servis ĉe la generalstabo. Li iĝis en 1891 eskadrona ĉefo, majoro de husarregimento en 1900, en 1904 Oberst, en 1908 generalmajoro. Li atingis la rangon generalleŭtenanto en la Germana Imperio.

Li alproprigis la noblan nomon de sia edzino von Anders en 1913. La germana militista misiono komandis lin la 13-an de decembro 1913 en la Osmanan Imperion (Azian korpuson). Lia tasko estis plibonigi la osmanan armeon. Oni altrangigis lin al marŝalo.

Dum la unua mondmilito, li sukcese komandis defendon de la Dardaneloj (1915), en 1918 batalis en Palestino kontraŭ la britoj.

Post la unua mondmilito, li respondecis pri retiro de la germanaj trupoj el la Osmana Imperio. Li ekveturis hejmen la 28-an de januaro 1919, sed la britoj kaptis lin la 3-an de februaro pro militkrimo kontraŭ la armenoj kaj grekoj. Li restis ĝis 26-a de julio en aresto, alvenin en Berlino la 1-an de aŭgusto 1919.

Li setlis en Munkeno kaj geedziĝis duafoje.