Pál Almásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pál Almásy [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Almásy Pál estis hungara politikisto, parlamentestro, departementestro, framasono [1]. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zsadányi kaj törökszentmiklósi.

Pál Almásy

Pál Almásy [2] naskiĝis la 18-an de januaro 1818 en Gyöngyös. Li mortis la 1-an de novembro 1882 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Almásy lernis juron en Eger, kie li akiris advokatan diplomon en 1838. En 1844 li estis elektita parlamenta deputito, inter 1844 kaj 1847 li estis subdepartementestro. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis parlamentestro. Post falo de la revolucio li rifuĝis al Parizo, poste al Zuriko, Bruselo, Londono, Ĝenevo, kie li kontaktiĝis kun aliaj revoluciuloj. En 1859 li hejmenvenis kaj strebis por reakiro de la revoluciaj rezultoj. En 1864 li estis arestita kaj kondamnita 20 jarojn, sed post 2 jaroj li ricevis amnestion. Liberiĝinta li forlasis la politikon kaj li okupiĝis pri nur pri la bieno.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 lernejoj en Gyöngyös
  • memormedalo
  • strato [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]