Pál Gegesi Kiss
| Pál Gegesi Kiss | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1900 en Vinohradiv |
| Morto | 3-an de aprilo 1993 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/15-2-112 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1919–1923) Universitato Francisko-Jozefo (1917–1919) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Erzsébet Forgács Hann |
| Okupo | |
| Okupo | psikiatro |
Pál Gegesi Kiss [gegeŝi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gegesi Kiss Pál, estis hungara kuracisto, pediatro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954). Lia edzino estis Erzsébet Forgács Hann.
Pál Gegesi Kiss [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de novembro 1900 en Hungara reĝlando, en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio), li mortis la 3-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Gegesi Kiss frekventis universitatojn en Kolozsvár/Cluj/Klausenburg (Universitato Francisko-Jozefo, 1917–1919) kaj Budapeŝto (Universitato Eötvös Loránd, 1919–1923). Li komencis sian kuracistan karieron en 1924 en la universitato, kie li instruis, esploris kaj kuracis. Li estis katedrestro inter 1946-1971, rektoro inter 1955-1961. Li okupiĝis precipe pri diversaj infanaj malsanoj. Li emeritiĝis en 1971. Li estis prezidanto de hungara Ruĝa Kruco inter 1957-1989. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szív- és vérkeringési betegségek csecsemő- és gyermekkorban (1953)
- A betegség és gyógyítás (1961)
- Gyermekklinikai pszichopatológia (1971)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio kun pentraĵo[rompita ligilo]

