Pál Kozma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kozma
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1920 (1920-07-11)
en Gyulaháza
Morto 14-an de februaro 2004 (2004-02-14) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő) • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto
vdr

Pál KOZMA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Pál estis hungara inĝeniero, agronomo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1973).

Pál Kozma [1] naskiĝis la 11-an de julio 1920 en vilaĝo Gyulaháza. Li mortis la 14-an de februaro 2004 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Kozma frekventis universitatojn en Gödöllő kaj Budapeŝto. Li estis simpla instruisto inter 1947-1949, poste li instruis en universitato aŭ altlernejo. En 1961 li doktoriĝis el agrara scienco. Li estis katedrestro inter 1959-1990, rektoro inter 1965-1971. Li konstante okupiĝis pri vinberoj. Li redaktis ekzemple Acta Agronomica Hungarica kaj Vignevini. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A szőlő nemesítése (1951)
  • A szőlő (La vinbero), (1966)
  • Morfologia, anatomia e biologia del fiore della vite (1974)
  • A szőlő- és borkultúra története Magyarországon (Historio de la vin- kaj vinberokulturo en Hungarlando), (1995)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skulptaĵo en Gyulaháza
  • bazlernejo en Gyulaháza prenis la nomon "Kozma Pál"

Fontoj[redakti | redakti fonton]