Péró Jovánovics Szegedinác

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péró Jovánovics Szegedinác
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1654 (1654-11-30)
en Pecica
Morto 4-an de aprilo 1736 (1736-04-04) (81-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldato • revoluciulo
vdr

Péró Jovánovics Szegedinác [jovanoviĉ segedinac], serbe Pera Jovanović Segedinac/Пера Јовановић Сегединац laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedinác Jovánovics Péró estis serba hungaria soldato, oficiro, antaŭlasta kamparana ribelulo de Hungario.

Memorŝtono pri Péró Jovánovics Szegedinác

Péró Jovánovics Szegedinác [1] naskiĝis en 1655 en Hungara reĝlando en Pécska. Li mortis la 4-an de aprilo 1736 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péró Jovánovics Szegedinác devenis el serba familio. Li iĝis soldato, ĉar tiutempe la serbaj soldatoj havis privilegiojn. Li partoprenis en la kontraŭturkaj militoj ekde 1684, fine li atingis la rangon kapitano. En 1718 la turkoj plene forlasis Hungarlandon kaj komenciĝis paca periodo. Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio) forprenis privilegiojn de la serboj kaj li trudis preni la katolikismon. Szegedinác kolektis armeon el la malkontentaj serboj, krome li kolektis ankaŭ hungarojn (li parolis ankaŭ hungare). La ribelo komenciĝis en 1735 en Békésszentandrás. La ribelo iĝis kaosa, preskaŭ nekomprenebla. Baldaŭ alia serba militestro (fidela al la reĝo) arestis Szegedinác-on kaj sendis al Buda. Li estis persekutita, lia kadavro estis tranĉita al 4 partoj, ili estis longe montritaj en 4 urboj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorŝtono en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]