Péter Frankl (pianisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Frankl
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1935 (1935-10-02) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto • pianisto
TTT
Retejo http://www.peterfrankl.co.uk/
vdr

Péter Frankl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frankl Péter estas hungardevena-brita pianisto, altlerneja instruisto. Li plejparte prezentas muzikon de la klasika epoko (precipe Mozart) ĝis la frua moderna periodo. Liaj registradoj inkludas la kompletan solludan pianan muzikon de Robert Schumann kaj Claude Debussy.

Péter Frankl [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Frankl[2] aĝis 5, kiam li komencis pianadi hejme. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Hernádi, Zoltán Kodály kaj Leó Weiner. Li atingis la trian lokon jam dum la studentaj jaroj en 1953 en junulara pianista konkurso en Bukareŝto. Post 4 jaroj li estis jam la unua en Parizo, same en Munkeno. En 1958 li disidis kaj vivis en Parizo ĝis 1961, poste en Londono. Li faris koncertojn en pluraj landoj, ekde 1972 jam denove ankaŭ en Hungario. Li fondis muzikan triopon kun György Pauk kaj Ralph Kirshbaum, ili muzikadis kune 28 jarojn. Frankl instruas en Universitato Yale ekde 1987. Li ricevis signifajn usonan kaj hungaran premiojn.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://port.hu/adatlap/szemely/frankl-peter/person-314239
  2. Jean-Pierre Thiollet, 88 notes pour piano solo, "Solo nec plus ultra", Neva Editions, 2015, p.52. ISBN 978 2 3505 5192 0.