Péter G. Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Péter G. Szalay
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1962 (1962-06-17) (58-jara)
en Szentes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de VienoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto
Information icon.svg
vdr

Péter G. Szalay [gE salai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szalay Péter G. estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Péter G. Szalay[1] naskiĝis la 17-an de junio 1962 en Szentes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter G. Szalay akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Li ricevis stipendion en kemia instituto de Universitato de Vieno inter 1986-1989 kaj fine li doktoriĝis (Ph.D.). Ekde 1988 li estis asistanto, post du jaroj lektoro, ekde 1994 docento, ekde 2003 profesoro. Inter 2005-2008 li estis institutestro, inter 2008-2010 katedrestro, ekde 2009 laboratoriestro. Intertempe li havis stipendiojn inter 1999-2002, 2003-2004, 2010-2011. Kelkfoje li pasis tempojn eksterlande: universitato de Florido (studento, 1991-1993), universitato de Mainz (1996-1997), de Teksaso (2003-2004), de Reims (2008-2009, instruisto), de Florido (2010-2011, instruisto). Li kandidatiĝis en 1991, doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1999, la habilitiĝo okazis en 2001. Li ricevis premiojn inter 2010-2017. Li edziĝis en 1987, lia edzino naskis 4 gefilojn.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • SCALED QUANTUM-MECHANICAL (SQM) FORCE-FIELD AND VIBRATIONAL ASSIGNMENT FOR HEXATRIENE (1987)
  • ANALYTIC ENERGY GRADIENTS FOR THE 2-DETERMINANT COUPLED-CLUSTER METHOD WITH APPLICATION TO SINGLET EXCITED-STATES OF BUTADIENE AND OZONE (1994)
  • Analytic first derivatives for general coupled-cluster and configuration interaction models (2003)
  • Benchmarking for Perturbative Triple-Excitations in EE-EOM-CC Methods (2013)
  • Accuracy of spin-component scaled CC2 excitation energies and potential energy surfaces (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]