Péter Kovács (juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Kovács
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1959 (1959-02-10) (65-jaraĝa)
en Szeged,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj hungarafrancaanglagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo juĝistodiplomato
vdr

Péter Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Péter estis hungara juĝisto, konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.

Péter Kovács[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1959 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Kovács akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1983, en la sekva jaro plian juran diplomon en Nancy. Inter 1983 kaj 2009 li instruis en Universitato de Miskolc (asistanto, lektoro docento, profesoro (1998), ankaŭ katedrestro), kie li doktoriĝis en 1987, tio iĝis egalvalora Ph.D. en 1996. Li laboris en ambasadorejo en Parizo inter 1990-1994. La habilitiĝo okazis en 1997 en Miskolc, poste li instruis ankaŭ en Katolika Universitato Péter Pázmány, ankaŭ tie li estis katedrestro. Inter 2000 kaj 2009 li ofte prelegis en pluraj universitatoj en Francio. Inter 2005 kaj 2014 li estis konstitucia juĝisto, poste juĝisto de Internacia puna kortumo. Li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 2011. Li ricevis premiojn inter 1987-2009. Krom la hungara li parolas france, angle, germane, ruse.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az alapjogok védelme a közösségi jog rendszerében (disertaĵo, 1987)
  • Az európai kisebbségvédelem a 90-es években (1995)
  • Nemzetközi közjog (studenta lernolibro, 1997, 2006)
  • International Law and Minority Protection (2000)
  • Use of Force within United Nations Coordinates – Before Changes (2007)
  • A nemzetközi jog fejlesztésének lehetőségei és korlátai a nemzetközi bíróságok joggyakorlatában (disertaĵo, 2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]