Péter Palotás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Palotás
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 27-an de junio 1929 (1929-06-27)
en Óbuda
Morto 17-an de majo 1967 (1967-05-17) (37-jaraĝa)
en Hegyvidék
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Péter Palotás [palotAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotás Péter estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono. Lia origina familia nomo estis Poteleczky [potelecki].

Péter Poteleczky[1] naskiĝis la 27-an de junio 1929 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de majo 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Palotás debutis en 1946 en loka junulara klubo. Inter 1948-1959 li ludis en ĉefurba prestiĝa teamo en 231 matĉoj kun 156 goloj. Intertempe li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1950-1956 24-foje kun 18 goloj. En la Somera Olimpiko 1952 lia nacia teamo ricevis ormedalon. En 1954 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Depost 1959 pro kormalsano li devis adiaŭi de la futbalejo, eĉ la kuracistoj malpermesis viziti la matĉojn. Li laboris en la tekstila industrio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]