Péter Somogyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Somogyi [ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Péter estas hungara biologo, profesoro, membro (ekstera en 1993, korespondanta en 2004, ordinara en 2013) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (2009).

Péter Somogyi [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1950 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Somogyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1970-1975. En 1976 li doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto. Li eklaboris en la universitata anatomia instituto. Inter 1977-1979 li esploris helpe de stipendio de Oksfordo. En 1983 li ekinstruis en universitato en Aŭstralio, post 2 jaroj li revenis al Oksfordo, kie li iĝis instituta direktoro, krome li ankaŭ instruis. Li doktoriĝis en 1987. Li okupiĝas pri la cerbo kaj nervoj. Li ricevis precipe eksterlandajn premiojn inter 1982-2011.

Fontoj[redakti | redakti fonton]