Péter Tardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Tardos
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1924 (1924-08-15)
en Berettyóújfalu
Morto 25-an de oktobro 1984 (1984-10-25) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Péter Tardos
Okupo
Okupo ĵurnalistokomponisto • kantotekstisto • komikisto • radio editor
vdr
Tombo

Péter Tardos [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tardos Péter estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, ŝlagrokomponisto, tekstopoeto.

Péter Tardos[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1924 en Berettyóújfalu, li mortis la 25-an de oktobro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Tardos devenis el juda familio. Post la 2-a mondmilito li laboris en la hungara novaĵagentejo. Iom poste li estis muzika redaktoro de Hungara Radio. Ekde 1951 li verkis humurajn skeĉojn por teatroj, amuzejoj, ekde 1960 li estis konstanta kunlaboranto de humura gazeto, poste ankaŭ ŝlagromuzika gazeto. Li ofte tradukis hungaren ŝlagrotekstojn de mondoŝlagrojn. Liaj plej gravaj laboroj ligiĝis al la radio, kiel redaktoro de ŝlagraj programoj. Li faris ankaŭ similajn laborojn en la Hungara Televizio. Li ankaŭ komponis kaj verkis ŝlagrotekstojn. Lia memstara muzikalbumo aperis en 1984.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Beat kislexikon (1971)
  • Könnyűzenei koktél (ĉiujare inter 1972-1979)
  • Rocklexikon (1980, 1982)

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kis Yvette
  • Várj míg sötét lesz
  • Csak egy kék színű virág

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1][redakti | redakti fonton]

  • Himnusz a nyárhoz
  • Vándor milyen az út?
  • Néhány őszinte szó
  • Egy régi módi bál

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]