pH (kemia parametro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio pH (ĝusta skribo kun minuskla p kaj majuskla H) estis iniciatita de S.P.L. Sørensen en 1909. La literoj signifas la "potenco Hidrogeno".

La pH kalkuliĝas tiel:

pH = -log10[H+]

[H+] montras la pokvanto de jonoj H+, aŭ mola denseco, mezuritaj po Molo en unu litro. Atentu, ke tiu skribo H+ ekvivalentas H3O+ (jono oxonium aŭ hydronium) solvaĵe en akvo, protono nature kuliganta je molekulo de akvo.

Ekzemple, mola denseco de [H+] = 1×10-7 M (0,0000001) estas pH de 7 ĉar : pH = -log[10-7] = 7

Kelkaj ekzemploj de vulgaraj pH:

ekzemploj de solvaĵo ties proksimuma pH
solvaĵo de klorhidracido HCl 1 M 0
stomaka digestiga suko 1,5
citrona suko 2,5
oranĝa suko 3
vino 3,5
tomata suko 4
biero 4,5
kafo 5
pluvakvo 5,6
nature flua akvo 6
lakto 6,9
pura akvo 7 (t.e. kemia neŭtraleco)
sango 7,4
bikarbonato 8,2
maravko 8,5
leche de magnesia 10,5
NaClO 12
solvaĵo de natro NaOH 1 M 14



Vidu ankaŭ