Palval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palval
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 121102
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 9′ N, 77° 20′ O (mapo)28.14305555555677.326944444444Koordinatoj: 28° 9′ N, 77° 20′ O (mapo) [+]
Alto 194 m [+]
Areo 22,1 km² (2 210 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Palval (Harjano)
Palval (Harjano)
DEC
Palval
Palval
Situo de Palval
Palval (Barato)
Palval (Barato)
DEC
Palval
Palval
Situo de Palval

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palwal [+]
vdr

Palval, hindie: पलवल estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas, krome Palval apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).

Stacidomo de Palval

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La origino de Palval originas el la Mahabarato, laŭ kiu la urbo estis tiam "Palvasura" kiu estis mortigita fare de la frato de Kriŝno.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011 en Palval vivis 131 926 loĝantoj kun legoscio 71%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Palval situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 195 metrojn laŭ la marnivelo. Faridabado troviĝas 29, Granda Noida 38, Gurgaono 46, Bhivadi 49, Khurĝa 51, tutlanda ĉefurbo Delhio 55, Bulandŝahr 60, Reŭari 71, Aligor 78, Mathurā 83, Alŭaro 96, subŝtata sidejo Ĉandigaro 292, Mumbajo 696, Kolkato 1270 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo estis konstruita en la frua 16-a jarcento, kiu nuntempe estas jam ruina. La loknomo iam estis "Apelava". La unua politika aresto de Mahatma Gandhi okazis en 1919 en tiu urbo. En 2008 Palval estis levita sidejo de ĵus kreinta distrikto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Palval estas centro de la kotonkomerco en la areo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Palval la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj la en:Braj Bhasha.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Palval vivis en 1941 precipe hinduoj (65%), poste islamanoj (32%), iomete aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Palval situas en limoj de varma duonarida klimato (BSh) kaj humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas meze ĉirkaŭ 750 mm, sed precipe dum la musono. La temperaturo varias inter 19-31 25 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Palval havas trairan fervojan linion inter Faridabado-Mathurā. 5 vojoj atingas la urbegon. La plej proksima (ankaŭ internacia) flughaveno funkcias en Delhio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]