Khurĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khurĝa
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 203131
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 15′ N, 77° 51′ O (mapo)28.2577.85Koordinatoj: 28° 15′ N, 77° 51′ O (mapo) [+]
Alto 196 m [+]
Areo 16,7 km² (1 670 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Khurĝa (Utar-Pradeŝo)
Khurĝa (Utar-Pradeŝo)
DEC
Khurĝa
Khurĝa
Situo de Khurĝa
Khurĝa (Barato)
Khurĝa (Barato)
DEC
Khurĝa
Khurĝa
Situo de Khurĝa

Map

vdr

Khurĝa, hindie खुर्जा estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Bulandŝahr. La loknomo estas derivita de la urdua vorto kharija kun signifo: nuligita, ĉar la enspezo por tiu urbo estis rezignita pro la malbonaj agrikulturaj eblecoj.

Hospitalo en Khurĝa

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 loĝantoj de Khurĝa havis 142 636 kun legopovo 72%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo. En la 2000-aj jaroj Khurĝa atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Khurĝa situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 197 m. super la marnivelo. Distrikta sidejo Bulandŝahr troviĝas 17, Granda Noida 38, Aligarh 47, Parval 51, Faridabad 55, tutlanda ĉefurbo Delhio 74, Mathurā 88, Kasganĝ 93, Ĉandausi 94, Etah 110, Agra 123, Firozabad 133, Kanpur 309, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 344, Mumbajo 1152, Kolkata 1231 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Khurĝa komenciĝis proksimume en la 14-a jarcento, kiam kelkaj vunditaj soldatoj decidis resti tie. Ili estis civile plejparte ceramikistoj. Komence ili kreis kun ruĝargilajn ceramikaĵojn, poste ili uzis bluan glazuron kun floraj motivoj. Nuntempe pli, ol 500 uzinoj produktas ceramikaĵojn.

Stacidomo de Khurĝa

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Khurĝa estas produktejo de ceramikaĵoj, dum mankas la infrastrukturo por industrio al la eŭropaj normoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Khurĝa la plej ofta religio estas la hinduismo (60%) kaj islamanoj (38%), iomete ĝajnismo (1%) kaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala, ankaŭ ĉefa lingvo estas la hindia.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Khurĝa la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Khurĝa havas trairan fervojan linion. 3 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Khurĝa situas en savanoklimato, kiun la musono influas. Plejparte pluvas en la musona sezono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans