Ĉandausi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉandausi
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 202412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 27′ N, 78° 46′ O (mapo)28.4578.77Koordinatoj: 28° 27′ N, 78° 46′ O (mapo) [+]
Alto 284 m [+]
Areo 8,8 km² ( 880 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉandausi (Utar-Pradeŝo)
Ĉandausi (Utar-Pradeŝo)
DEC
Ĉandausi
Ĉandausi
Situo de Ĉandausi
Ĉandausi (Barato)
Ĉandausi (Barato)
DEC
Ĉandausi
Ĉandausi
Situo de Ĉandausi

Map

vdr

Ĉandausi, hindie चन्दौसी estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Sambal. La origina loknomo estis "Chaand Si" signifante "simila al luno" (en hinda poezio la luno estas konsiderita kiel bela).

Trafiko en Ĉandausi

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 loĝantoj de Ĉandausi havis 114 254 kun legopovo 73%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉandausi kuŝas sur averaĝa alteco de 284 m super la marnivelo. Distrikta sidejo Sambal troviĝas 24, Moradabad 42, Rampur (Utar-Pradeŝo) 43, Badajun 60, Barejli 63, Kasganĝ 74, Bulandŝahr 89, Aligarh kaj Khurĝa po 94, Pilibhit 103, Granda Noida 123, tutlanda ĉefurbo Delhio 154, Agra 161, Kanpur 263, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 279, Kolkata 1164, Mumbajo 1217 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉandausi estis fondita fare de ĥano Ibrahim en 1755. Li delogis plurajn komercistojn por ekloĝi en la urbo. Iom poste ankaŭ kamparanoj alvenis. La areo apartenis al distrikto de Moradabad, ekde 2011 al la nova distrikto Sambhal.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉandausi situas en agrikultura regiono, tial la urbego estas centro por rizo- kaj sukereksportoj.

Moskeo en Ĉandausi

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ĉandausi la plej ofta religio estas la hinduismo (73,5%) kaj islamanoj (preskaŭ 26%), iomete aliaj malpli, ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala, ankaŭ ĉefa lingvo estas la hindia.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĉandausi la plej altnivela instruado okazas en altlernejo.

Lernejo en Ĉandausi

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉandausi havas rektajn fervojajn liniojn al Moradabad, Barejli kaj Aligarh, ĉefvojojn al Moradabad, Aligarh kaj Badajun, flankovojon al Sambhal.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĉandausi jare pluvas po 1143 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias somere inter 32-45 °C, vintre 1-29 °C.

Stacidomo en Ĉandausi

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans