Sambal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sambal
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 244302
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 220 813  (2011) [+]
Loĝdenso 14 109 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 35′ N, 78° 34′ O (mapo)28.58519778.570932Koordinatoj: 28° 35′ N, 78° 34′ O (mapo) [+]
Alto 203 m [+]
Areo 15,65 km² (1 565 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sambal (Utar-Pradeŝo)
Sambal (Utar-Pradeŝo)
DEC
Sambal
Sambal
Situo de Sambal
Sambal (Barato)
Sambal (Barato)
DEC
Sambal
Sambal
Situo de Sambal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sambhal [+]
vdr

Sambal, Pri tiu ĉi sono prononco hindie संभल, urdue سنبھل estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Moradabad, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Strato en Sambal

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 loĝantoj de Sambal havis 221 334 kun legopovo 50%, kiu estas signife pli malalta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sambal kuŝas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 203 m super la marnivelo. La Gango fluas 30 km okcidente de la urbo. Ĉandausi troviĝas 24, Moradabad 35, Amroha 37, Rampur (Utar-Pradeŝo) 50, Bulandŝahr 70, Kasganĝ 86, Hapur kaj Khurĝa po 79, Aligarh 90, Mirat 96, Granda Noida 103, Pilibhit 122, tutlanda ĉefurbo Delhio 132, Agra 165, Kanpur 285, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 303, Kolkata 1188, Mumbajo 1217 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Sambal estas malnova loĝloko, kiu estis grava provinca sidejo dum la islama rego. La strategia graveco de Sambal pliiĝis en la mezepoka periodo, ĉar ĝi estas proksime de Agra kaj Delhio. En la 18-a jarcento la urbo estis regita fare de Maratha Imperio ĝis la dua angla-maratha milito. La brita kolonio finiĝis en 1947. La urbego estas sidejo de nove fondita distrikto ekde 2011.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sambal havas la plej grandan merkaton de mentoloj en Sudazio. La plej granda parto de la mentola oleo estas eksportita al Eŭropo kaj Ĉinio. La industrio konsistas el sukerrafinado kaj mana teksado.

Madraso en Sambal

Religioj[redakti | redakti fonton]

Sambal estas plejparte islama kun preskaŭ 78%, la hinduismo estas 22%, fine ekzistas iomete aliaj religioj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sambal universitatoj, altlernejoj kaj instituto funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Sambal finiĝas rekta fervoja linio el Moradabad. 2 ĉefvojoj kaj 4 flankovojoj kuras al la urbego.

Vojo en Sambal

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Sambal jare pluvas ĉirkaŭ 1100 mm precipe dum la musonoj. La temperaturo varias somere inter 32-45 °C, vintre 1-29 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo en Sambal