Hapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hapur
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 245101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 44′ N, 77° 47′ O (mapo)28.729967777.775499Koordinatoj: 28° 44′ N, 77° 47′ O (mapo) [+]
Alto 205 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hapur (Utar-Pradeŝo)
Hapur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Hapur
Hapur
Situo de Hapur
Hapur (Barato)
Hapur (Barato)
DEC
Hapur
Hapur
Situo de Hapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hapur [+]
vdr

Hapur, hindie हापुड़, urdue हापुड़, (konata pli frue kiel Haripur) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas: ĝardeno.

Stacidomo de Hapur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Hapur havis populacion de 262 801 en 2011 kun legopovo 65%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hapur situas sur 213 metrojn super la marnivelo. Merath troviĝas 17, Gaziabad 35, Bulandŝahr 38, Noida 45, ĉefurbo Delhio 56, Sambal 79, Muzaffarnagar 82, Aligarh 99, Barejli 165, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 234, Mumbajo 1197, Kolkato 1264 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hapur laŭdire estis fondita en la 10-a jarcento kaj ĝi estis koncedita al franca generalo ĉe la fino de la 18-a jarcento. Dum la hinda liberecbatalo en 1857 la loĝantoj donis plenan subtenon al la movado. Ĝis 2011 la urbego apartenis al distrikto de Merath, poste nova distrikto establiĝis kun sidejo Hapur.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hapur jam dum la brita erao estis ĉirkaŭita per arbaroj kaj ĝardenoj. Estis konsiderinda komerco pri sukeroj, grenoj, kotonoj, konstrulignoj, bambuoj kaj latunoj. Ankaŭ nuntempe gravas kultivado de tritikoj, sukerkanoj kaj legomoj. La industrio produktas tubojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Hapur estas la hindia, sed oni parolas ankaŭ urdue, panĝabe kaj harjanve.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Hapur la loĝantoj estas hinduoj (66%), islamanoj (32%), aliaj malpli ol 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hapur la plej alta edukado okazas en altlernejo kaj instituto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Hapur kuras kvar fervojaj linioj, tie kruciĝas du ĉefvojoj, krome alvenas unu flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Merath.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hapur situas en humida subtropika klimato, kiun la musono influas. Somere (aprilo-junio) estas ekstreme varmaj temperaturoj. La jara temperaturo varias inter 17-31 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 845 mm (sufiĉas por agrikulturo), inter junio-septembro pli ofte pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]