Saltu al enhavo

Panafrikaj koloroj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panafrikaj koloroj
Panafrikaj koloroj

Jam pli longe ekzistas artikolo pri Tutafrikaj koloroj (same kiel Tutarabaj koloroj kaj Tutslavaj koloroj). La artikoloj devus esti harmoniigitaj, kaj la titolo "tutafrikajel" lingve preferindas.

Ekzistas du aroj da tri koloroj difineblaj kiel panafrikaj koloroj : la verdo, oro kaj ruĝo, unue uzita por la flago de Etiopio, kaj la ruĝo, nigro kaj verdo, oficiale agnoskita de la ligo UNIA (vidu pri tio la artikolon pri Afrik-Usona flago). Tiuj koloroj do estas ofte uzitaj por simboli panafrikanismon, afrikan identecon aŭ eĉ nigrulojn kiel raso. Krom multaj afrikaj landoj tian flagon uzas iuj aliaj landoj, kies loĝantaro heredigas plejparte el novepoke movitaj afrikanoj, ekzemple Grenado. Iuj aliaj flagoj (ekzemple flago de Litovio kaj flago de Bolivio) uzas la samajn kolorojn pro aliaj kialoj.

La panafrikaj koloroj estas do nigro, ruĝo, flavo kaj verdo. Nigro estas la haŭtkoloro de afrikanoj, ruĝo reprezentas la sangon de afrikanoj elverŝitan dum la kolonia periodo de Afriko, flavo simbolas la oron kaj riĉaĵojn de Afriko, kaj verdo aludas al la verdaj pejzaĝoj de la kontinento.

Iuj afrikaj landoj havas malpanafrikan flagon, ĉar la landoj akcentas pli bonajn rilatojn al eksa koloniestro (plej tipe Francio) ol panafrikanismon.

Antaŭaj flagoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi sube videblas nur tiuj afrikaj landoj, kiuj hodiaŭ ne plu uzas la panafrikajn kolorojn.

  • Znamierowski, Alfred (2001). The World Encyclopedia of Flags. London: Anness Publishing Ltd.