Saltu al enhavo

Paolo da Venezia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Veneto
(1369-1429)
Bildo de Paolo de Venecio, pentrita de Jacques Franckaert la 2-a, 1636
Bildo de Paolo de Venecio, pentrita de Jacques Franckaert la 2-a, 1636
Persona informo
Naskiĝo 1369
en Udino, Italio
Morto 15-an de junio 1429
en Padovo, Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Universitato de Padovo
Universitato de Sieno
Profesio
Okupo filozofo
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paolo Veneto estis itala filozofo, katolika teologo, humanisto, logikisto kaj metafizikisto. Li estis la plej grava itala pensulo de sia tempo, kaj unu el la plej elstaraj kaj interesaj logikistoj de la Mezepoko. Liaj filozofiaj teorioj (kulminantaj per metafiziko de esencoj kiu asertas la ontologian kaj epistemologian superecon de la universalaĵoj super ajna alia speco de estaĵoj) estas la fina kaj plej alta rezulto de la antaŭa realisma tradicio de penso.

Laŭ la kronikistoj de lia ordo, Paŭlo naskiĝis ĉe Udino, c. 1369 kaj mortis en Venecio la 15-an de junio 1429, kiel Paolo Nicoletti. Li aliĝis al la Aŭgustena Ordeno kun la aĝo de 14, ĉe la monaĥejo de Sankta Stefano en Venecio.

En 1390 li laŭdire estis sendita al Oksfordo por siaj studoj en teologio, sed revenis al Italio, kaj finis sian kurson ĉe la Universitato de Padovo, iĝante Doktoro pri Arto kaj Teologio en 1405. Li prelegis en la Universitatoj de Padovo, Sieno, Peruĝo, kaj Bolonjo dum la unua kvarono de la dekkvina jarcento. Li ankaŭ estis instruisto al Paolo della Pergola (1390-1455).

"Logiko", verko de Paulus Venetus, eldonita en 1546.

Paŭlo ankaŭ estis nomumita Priora Generalo de la Aŭgustena Ordo en 1409 fare de Gregorio la 12-a, kaj ankaŭ funkciis kiel ambasadoro al la Venecia Respubliko. Paŭlo estis unu el la teologoj vokitaj al Romo en 1427 fare de papo Marteno la 5-a por defendi la ortodoksecon de Sankta Bernardino de Sieno, okazigita pro la uzo de Bernardino de surskriboj je la nomo de Jesuo en kultado. En 1429, Paŭlo mortis en Padovo, dum li kompletigis sian komentaĵon pri "De Anima" de Aristotelo.

Filozofia verko

[redakti | redakti fonton]

La filozofio de Paŭlo kategoriiĝis ene de la realisma tradicio de mezepoka penso. Sekvante John Wyclif kaj la postaj Oksfordaj studentoj kiuj sekvis lin, Paŭlo plue disvolvis tiun novan markon de realismo, kaj plu renovigis la opozicion de Walter Burley (1275-1345) al la nominalismo.

La metafizikaj tezoj de Paŭlo enradikiĝas precipe en la skotisma penso. Duns Skoto konservis la doktrinon de la "univoĉeco de la estulo"[1] kaj la ekzisto de la universalaj formoj de objektoj ekster la menso de la persono.

Li ankaŭ konservis la nocion de Skoto pri la reala identeco kaj la formala distingo inter esenco kaj estulo, kune kun la nocio de haecceitas kiel la principo de la individuigo. Paŭlo ankaŭ estis samtempe influita fare de aliaj pensuloj de la Skolastika periodo, inkluzive de la dominikaj pensuloj Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, kaj lia amika aŭgustenano, Giles de Romo.

Paŭlo ankaŭ kritike okupiĝis pri la verkoj kaj doktrinoj de la nominalistoj el la 14-a jarcento, kiel ekzemple Vilhelmo el Okhamo, Johano Buridano, kaj Marsilius de Inghen (1340-1396), kaj foje li komparis la tezojn de tiuj pensuloj kontraŭ unu la alian por subfosi iliajn poziciojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Univoĉeco de la estulo" estas la ideo ke vortoj priskribantaj la trajtojn de Dio havas la saman signifon kiam ili estas aplikataj al homoj aŭ aferoj. La ideo estas rilata al la doktrinoj de la skolastika filozofo kaj teologo Johano Duns Skoto.