Papiaso de Hierapoliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


PATROJ DE LA EKLEZIO
“Papiaso de Hierapoliso”
Hierapoliso, Pordo de Domiciano.
sekso = Vira
nacio = Anatolio. Eble juda-kristana”
naskiĝodato = 70 ĉirkaŭ
mortodato = 130 ĉirkaŭ
notoj 1 = Episkopo de Hierapolis
noto 2 = Venerita kiel sanktulo en la katolika kaj orienta eklezioj

Papiaso de Hierapoliso (Antiokio, ĉikaŭ 70130) estis episkopo de Hierapoliso (nuna Pamukkale en Turkio) najbare de Laodikeo de Frigio. Li estas venerita kiel sanktulo en la Katolika Eklezio, kaj lia liturgia festo estas celebrata la 22-a de februaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malmulte oni scias pri tiu episkopo de la originoj de la kristana Eklezio: la informoj transdonitaj, fakte, de Ireneo de Liono kaj Eŭzebo de Cezareo pri Papiaso, kelkepunkte, estas nekongruaj [1]. Li estas memorigata pro sia impona verko en kvin libroj, Eksplikoj pri la sentencoj (loghia) de la Sinjoro (Λογἱων κυριακῶν ἐξηγήσεις), kies konserviĝis ĝis hodiaŭ nur 13 fragmentoj[2]. Tiu verko estas datita je 110[3]. La ĉeesto de semidismoj en lia lingvaĵo lin lokigus, aparte, en la grupo de judoj-kristanoj [4].


La unua referenco pri Papiaso estas raportita de Ireneo de Liono (fino de la 2-a jarcento) kiu reirigas al Papiaso la vortojn kiujn la Sinjoro Jesuo estus dirinta pri la eksterordinara fekundeco de la vito en la nova Regno. Eŭzebo de Cezareo (275 ĉirkaŭ – 30-a de majo 339]]), kiu lin memorigas en sia Prieklezia historio, pri li ne havis grandan estimon kaj lin citas kiel konceptinto pri la pensojarmilisma, nome pri la ideo ke antaŭ ol okazos la universala juĝo pasus mil paradizaj jaroj sur la tero sen iu ajn sufero por la homaro.

En siaj verkoj Papiaso montras la streĉon en la fidela serĉado pri la instruoj de Jesuo ankaŭ pere de la senpera aŭskultado de la disĉiploj: "Mi, fakte, juĝis ke la aferoj entenataj en la libroj al mi utilis tiel kiel la aferoj (komunikitaj) el la viva kaj konstanta voĉo"[5]. Li provis, tial, kolekti, en sia verko, tiujn atestaĵojn venantajn senpere de la disĉiploj de Kristo kaj ke kiuj voĉe estis trandonitaj al iliaj posteuloj en momento en kiu la Eklezio vidas malantaŭ siaj ŝultroj ne nur la generacion de tiuj kiuj persone estis vivintaj kaj sekvintaj Jesuon, sed ankaŭ tiuj de iliaj senperaj posteuloj.

Laŭ Ireneo, Papiaso estis amiko kaj kompanulo de Sankta Polikarpo kaj aŭkusltanto de Johano la teologo[6] interpretenda tamen, laŭ Eŭzebo, kiel aludo al “Johano la presbitero”. [7]

Laŭ unu el la tradicioj Papiaso mortis martiro sur la ŝtuparo. La fidelularo lin konsideris sanktulo pli pro liaj virtoj de kristano kaj pastoro ol pro liaj meritoj de verkisto.

Fragmentoj pri la evangelioj laŭ Marko kaj Mateo[redakti | redakti fonton]

La plej famaj fragmentoj koncernas informojn pri la evangeliistoj Marko kaj Mateo. Laŭ Papiaso Marko kolektis la atestaĵojn de Sankta Petro, dum Mateo zirgis unuan aramelingvan redakton de sia evangelio [8].

La raportaĵo pri Marko jenas: [9] “Marko, fariĝinte interpreto de Petro, zorgeme verkis, sed ne laŭorde, ĉion kion li memoris pri la aferoj diritaj aŭ faritaj de la Sinjoro. Ne estis Li, fakte, kiun Marko estis vidinta aŭ sekvinta, sed, kiel jam dirite, tiu estis Petro. Kaj tiu lasta liveris siajn instruojn laŭ la bezonoj de la momento, sen formi ordan kolekton de la diroj de Sinjoro, tiel ke ne estis Marko la eraranta skribante iujn aferojn tiel kiel li ilin memoris. Pri unusola afero, fakte, li zorgis en siaj raportaĵoj: preterlasi nenion de al aferoj ke estis aŭdinta kaj diri nenion mensogan.”(Papiaso, citita de Eŭsebio, Prieklezia historio.)

Pli sinteza, male, la informo pri Mateo: [10]:

“Mateo kolektis, do, la dirojn en la lingvo de Hebreoj, kaj ĉiu ilin interpretis laŭ sia kapablo.”[11] (Eŭsebio samverke).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cfr. Santi Grasso, Il vangelo di Giovanni. Commento esegetico e teologico, 2008, p. 817-818.
  2. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, 2007
  3. Cfr. Kortner e Bartlett, in Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002.
  4. H.H.Schmidt, in Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002.
  5. Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù, Mondadori, 1962.
  6. La plej granda parto de interpretistoj identigas tiun Johanpn presbiterpn kun la aposto Johanp.
  7. Santi Grasso, 2007
  8. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, 2007
  9. Cfr. Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002
  10. Cfr. Giovanni Magnani, "Tu sei il Cristo: cristologia storica", 2002
  11. Esploristoj tradukas ankaŭ divermaniere, tamen kun la sma senco. Jen la grekaj vortoj de Eŭsebio: “Ματθαῖος μὲν οὖν ἑβραΐδι διαλέκτῳ τὰ λόγια συνετάξατο, ἡρμήνευσεν δ' αὐτὰ ὡς ἧν δυνατὸς ἕκαστος». Ĉu temas pli hebrea aŭ aramea lingvoj? Kiel oni scias, Hebreoj tiam ne plu parolis la hebrean sed la aramean: la aramea, do, estas hebrea. Ĉu vere eksitis evangelio semida ? Laŭ fakuloj la afero ne gravas ĉar la frazo ŝajnas aludi al stilo aŭ maniero verki kaj ne propre al lingvo. Tamen, ankaŭ aliaj verkistoj pensigas ke la unuaj verkoj de la kristana originoj estas en semida lingvo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bart Ehrman, The Apostolic Fathers : Volume II. Epistle of Barnabas. Papias and Quadratus. Epistle to Diognetus. The Shepherd of Hermas, (Loeb Classical Library 25; Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 2003), pp. 92-119.
  • Enrico Norelli, Papia di Hierapolis, Esposizione degli Oracoli del Signore: I frammenti, 2005, Paoline, Milano
  • Charles E. Hill, "Papias of Hierapolis," The Expository Times 117 (2006), pp. 309–315 doi:10.1177/0014524606065065
  • Les Écrits des Pères apostoliques, Texte intégral, Cerf, 2001. [1].