Paradokso de sorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sorita paradokso: Se amaso estas reduktita de ununura grajno potempe, la demando estas la jeno: ĉe kio ĝusta tempopunkto tiu amaso ĉesas esti konsiderita tiel?

La sorita paradokso (aŭ kontinuaĵa paralogismo) estas paradokso kiu reprezentas familion de paradoksoj traktantaj limojn kaj ambiguecon, kutime de lingvo. Tiu familio estas nomita soritaj paradoksoj, laŭ la origina paradokso nomita en la greka "paradoko de sorito" (greke σωρός, soros en la greka estas amaso aŭ stako, kaj de tie devenas la vorto greke σωρείτης, sorito). Tiuj paradoksoj traktas la streĉitecon inter priskriboj kiuj estas perceptitaj kiel klaraj kaj precizaj, kaj provoj kvantigi ilin en klarajn nombrajn esprimojn. La demando, kiu staras en la centro de la amaso-paradokso, estas "Kiom da grajnoj estu en amaso por ke ĝi estu konsiderata kiel amaso?". Unuflanke, ŝajnas esti ĝenerala interkonsento, ke unu grajno da sablo ne estas konsiderata amaso, kaj aliflanke, certa kvanto da grajnoj estas konsiderata amaso de ĉiuj opinioj. Se jes, kio estas la preciza nombro ĝis kiu la kolekto de la grajnoj ne estas konsiderata amaso, kaj de kiu pluen ĝi estas? Ŝajnas, ke al tio ne eblas doni senduban respondon.

La paradokso povas esti priskribita kiel bazita sur la sekvaj du supozoj:

  1. Unu sablograjno ne estas amaso.
  2. Se amasiĝo de sablograjnoj ne estas amaso, aldono de unu grajnon ne faros ĝin amaso.

Matematika indukto deduktas el ĉi tiuj supozoj la evidente refuteblan aserton, ke ne ekzistas sablaj amasoj en la mondo. Tio estas, ĉiu finhava kolekto de sablograjnoj ne konsistigas amason. Por la kazo N=1, t.e. unu grajno da sablo, la aserto devenas de la unua supozo. Kaj se la aserto estas vera por iu N, el la dua supozo sekvas, ke eĉ N+1 grajnoj ne konsistigas amason. Tio estas, ne ekzistas amasoj da sablo en la mondo.

La paradokso montras la enecan ambiguecon de homa lingvo. La termino "amaso" ne baziĝas sur definita kaj preciza difino, sed prefere sur koncepto, kies percepto estas malklara kaj fleksebla. Iuj diros, ke estas absolute neniu loko por uzi formalajn logikajn ilojn de la tipo montrita ĉi tie pri ĉi tiu lingva termino.

La paradokso povas esti pruntita de diversaj lingvaj terminoj. Ekzemple, de kiu alteco ĝuste homo estas konsiderata "alta"? Ekde kiu ondolongo, la koloro estos konsiderata ruĝa? Kiu estis la unua, la ovo aŭ la koko? kaj similaj. Ĝi ankaŭ povas esti aplikita al moralaj demandoj, kiel kiom da kaptitoj estu liberigitaj por savi la vivon de senkulpulo? Kio probablo sufiĉas por kondamni homon pro krimoj?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Zalta, Edward N. "Sorites Paradox". Stanford Encyclopedia of Philosophy. fare de Dominic Hyde.