Paradokso de kokino kaj ovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de Tacuina sanitatis, la 14a jarcento

La paradokso de kokino kaj ovo estas malnova paradokso kun metafora signifo: la demando estas "Kiu unue venis en la mondo; la ovo aŭ la kokino?". Ĉi tiu demando havas kaj evoluajn, kaj logikan kaj teologiajn aspektojn.

La paradokso[redakti | redakti fonton]

La demando "kiu unue venis" ekestiĝas de la sekvaj tri supozoj:

  • Ĉiuj kokinoj elkoviĝis el kokina ovo (ĉiu kokino estis antaŭita de ovo kaj elovoiĝis en la mondon).
  • Ĉiun ovon de kokino estis demetita de kokino (ĉiu ovo estis antaŭita de kokino, kiu demetis ĝin).
  • La mondo ekzistas por finia kvanto da tempo (la mondo havas deirpunkton).

El la unuaj du supozoj (kaj el la implica supozo ke nuntempe ekzistas almenaŭ unu ovo aŭ unu kokino kaj el la supozo ke ekzistas minimuma tempodaŭro kiu pasas inter sekvaj ovodemetadoj) la konkludo sekvas, ke ĉiam ekzistis kokinoj (ĉiu kokino estis antaŭita de ovo, kiu estis antaŭita de kokino, tio estas, ĉiu kokino estis antaŭita de kokino). Aparte, sekvas de ĝi ke la mondo ekzistis por senfina tempo. Tiu ĉi konkludo estas kontraŭa al la tria supozo, kiu baziĝas kaj sur la argumentoj de la kreistaj religioj kaj sur la sciencaj teorioj kiuj asertas la kreadon aŭ evoluon de la mondo. La tri supozoj enhavas internan kontraŭdiron kaj ne ĉiuj povas esti veraj, tial oni havas paradokson.

En ordinara parolo, la demando estas uzata por indiki aŭ senfinecon aŭ ke kaŭzo kaj efiko ne povas esti facile distingitaj.

Filozofie[redakti | redakti fonton]

La plej frua referenco kiun oni havas de la paradokso aperas en la Moralia de la greka filozofo Plutarko [1].

Laŭ Aristotelo, la du konceptoj de materio kaj formo estas rekonceptitaj kaj reformulitaj en tiuj de akto kaj potenco [2]. Fakte la materio el si mem esprimas nur la eblecon-kapablon, la potencon, ricevi formon jam en akto en la realo: por ke realiĝu tiu transformiĝo por ke tio kio estas ebla fariĝu aktuala, nepras ke jam ekzistu formo en akto, nome estaĵo jam aktualigita. [3]. Klaras ke la transiro el la potenco (materio) al la akto (formo), kiu konstituas la ŝanĝon, estas tia ke ĝi povas esti konceptata sen-cela kaj sen-fina, ĉar ĉiu akto fariĝas potenco por sinsekva akto.[4][5]

Eblaj solvoj[redakti | redakti fonton]

La evolua aspekto[redakti | redakti fonton]

La evolua percepto iras kontraŭ la supozo "ĉiu koka ovo (de kiu kokino eloviĝas kaj koviĝas) estis demetita de kokino". Laŭ la evolua koncepto, la kokino evoluis el aliaj estaĵoj tra serio de genetikaj mutacioj. En iu momento, la mutacio okazis, kiu rezultigis la kreadon de la kokino kiel oni konas ĝin nuntempe, kaj de ovo demetita de io alia ol kokino, kokino elkoviĝis. Ne ekzistas sameco inter "koka ovo" en ambaŭ sencoj: ovo elkovigita de kokino kaj ovo demetita de kokino. Iasence, la problemo de kokino kaj ovo estas speciala kazo de la paradokso de sorito.

Se en la demando "kio unue venis" la implico de "ovo" estas al ovo el kiu elkoviĝis kokino, tiam laŭ la evoluteorio la ovo venis unue, kaj se la referenco estas al ovo demetita de kokino - la kokino venis unue. Poste en la historio ne plu estis diferenco inter la du signifoj de ovo, do jen la konfuzo. Ĉio ĉi sen rilati al la ovoj demetitaj de aliaj bestoj (kiel dinosaŭroj) kiuj antaŭis la kokinojn de longa tempo.

En 1990, granda nesto estis trovita enhavanta la restaĵojn de 12 fosiliigitaj ovoj apartenantaj al dinosaŭro, sed male al la aliaj ovoj demetitaj de dinosaŭroj - ilia formo estas simila al kokaj ovoj, kun pinta supro. Nur en 2008 la ovoj estis atribuitaj al teropoda dinosaŭro, kiu estas konsiderita la prapatro de birdoj, tiel kreante la evoluan ligon inter la ovo de dinosaŭro kaj de kokino. Esploristoj nomas ĉi tiun malkovron kiel sukceson en la kompreno de la evolua procezo, kiu kondukis al la formado de la ovo, kaj precipe pruvas por ili la aserton, ke la ovo antaŭis la kokinon [6][7][8][9][10][11].

La teologia aspekto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la plej multaj religioj, la mondo estis kreita en certa momento de tempo kaj inkluzivis elementojn kiuj ekzistas en la mondo eĉ nuntempe. En iu momento, kokinoj estis kreitaj en la mondo. La Sanktaj Skriboj ne detaligas la procezon de kreado de kokinoj. Eblas, ke Dio, kontraŭe al la sintezisma versio, kreis kokinon sen la ekzisto de ovo antaŭ ĝi - el nenio. Ĉi tiu kokino, kiu antaŭiris ĉiun ovon, el kiu venis ĉiuj ĝiaj praidoj.

En la malnova testamento la kreado de la bestoj estas priskribita. El la rakonto de kreo, en kiu estas menciitaj plenkreskaj bestoj kaj birdoj, ŝajnas, ke la bestoj estis kreitaj plenkreskaj, tial la kokino antaŭis la ovon. Emfazante pri la birdoj kiujn la Biblio priskribas kiel la akvo generis vivantan animon, kaj birdojn kiu flugas super la tero, tial sekvas, ke la kokino antaŭis la ovon, ĉar ĝi estis kreita kun la kvalitoj kiuj permesas al ĝi reproduktiĝi, kiel estas la verso Genezo 1:22 "Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero".

Laŭ unu aliro, la rakonto de kreo povas esti interpretita simbole, tiel ke la tagoj de kreado priskribas pli longan tempon ol dudek-kvar hora tago. Laŭ ĉi tiu aliro, la paradokso estos aranĝita kiel priskribite en la antaŭa paragrafo kaj la konkludo estus, ke la ovo el kiu la unua kokino elkoviĝis estis kreita antaŭ la kokino; kaj la ovo, kiun la kokino demetas, estis kreita post la kokino.

Ĉu kokino aŭ ovo aperis unue? [12][redakti | redakti fonton]

La scienco jam delonge enigmumas kiel la plej fruaj reptilioj kaj birdoj enmondigis sian idaron. Nun ekzistas novaj ekkonoj pri tio.

Kio aperis unue, ĉu kokino aŭ ovo? Tio estas demando pri kiu la naturscienco havas mirindan problemon, regas pato. Kokino kaj ovo estas kondiĉo unu por la alia, unu ne povas esti sen la alia. El kiu eliru kokino, se ne el ovo? Aŭ inverse: Kiu demetu ovon, se ne kokino?

Kokino aŭ ovo, pri tio eblas pasie disputi. Kelkiu malgraŭ tio donas al si simplan respondon. El evolucia vidpunkto ovoj estas pli aĝaj ol hodiaŭaj kokinoj, jam dinosaŭroj demetis ovojn. Laŭ tio kompreneble la ovoj unue aperis. Sed tio ne estas solvo, ĉar la problemo estas nur ŝovita, kaj la nova demando estas same malsimpla kiel la malnova: Kio alvenis unue, ĉu dinosaŭro aŭ ovo?

Aliaj restas ĉe la kokinovo, sed forŝvebas al filozofiumado. La unua kokino de la mondo laŭ tio devas esti elglitita el ovo, kiu estis demetita de besto kiu laŭ difino ankoraŭ ne estis kokino. Sed ankaŭ tio ne kondukas al progreso. Ĉar tiu ovo ja unue aperis, sed ĝi ne estis demetita de kokino, do ĝi ne estis striktasence vera kokinovo. Ĉu ovo apartenas pli al kokido aŭ pli al la patrino? Jen ĝi denove, la pato.

Geosciencistoj el Nanĵing en Ĉinio kaj Bristolo, Anglio nun tuŝas la demandon je pli frua epoko. Ĉar unu afero restas ĉiam kondiĉo: Nome ke ovodemetantaj estaĵoj elvenas mem el ovoj. Tiun kuntekston nun pridubas la sciencistoj. Ili skanis fosiliojn kaj analizis la genojn de 51 elmortintaj kaj de 29 ankoraŭ ekzistantaj bestaj specioj kiuj enmondigis aŭ ankoraŭ enmondigas sian idaron parte vivante aŭ parte en malmolŝelaj ovoj. Kiel ili raportas en faka periodaĵo, la generado estas unuflanke pli fleksebla ol pensite. Ĉe multaj bestaj specioj alternis fazoj dum kiuj ili demetis ovojn kun fazoj dum kiuj ili naskis sian idaron vivante. Kaj aliflanke: La plej fruaj reptilioj, birdoj kaj suĉuloj naskis vivantajn idojn [13].

La pra-pra-pra-antaŭuloj de la hodiaŭaj kokinoj do ne demetis ovojn. Tiel la kokino-ovo-problemo ricevas novan varianton de solvo. Kaj la esploristoj krome tiel rompas kutiman supozon pri la evolucio. Ĉar ovoj estas konsiderataj kiel ŝlosilo por la sukceso de reptilioj, birdoj kaj suĉuloj. Ili ĉiuj devenas evolucie el komuna origina specio kiu iam trovis vojon al senakva generado kiu estis alia ol ĉe fiŝoj kaj ĉe plej multaj amfibioj [14]. Tiu paŝo estis sukcesa laŭ la ĝisnuna supozo danke al malmolŝelaj ovoj kiuj anstataŭis la lagetojn por frajoj. Nur pli malfrue kelkaj el ili transiris al vivanta naskomaniero. Sed laŭ la nova studaĵo tio tiel ne estas ĝusta. Decida por la eliro el la akvo estis alia atingo: prokrasti la naskon ĝis regis favoraj mediaj kondiĉoj por la idaro [15]. Do ne estis la ovo.

Tio eble ne konvinkos kokino-ovo-puristojn, sed je la komenco definitive tiel ne estis ovo. Sed aliflanke striktasence en la komenco ankaŭ ne estis kokino. La respondo pri la kokino-ovo-problemo tiel estas plej verŝajne nek-nek.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Experts apply new technique to crack egg shell problem Arkivigite je 2023-03-28 per la retarkivo Wayback Machine 12 July 2010 (2010) “Structural Control of Crystal Nuclei by an Eggshell Protein”, Angewandte Chemie International Edition 49 (30), p. 5135–5137. doi:10.1002/anie.201000679.  "Structural Control of Crystal Nuclei by an Eggshell Protein". Angewandte Chemie International Edition. 49 (30): 5135–5137. doi:10.1002/anie.201000679. PMID 20540126.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Essays and Miscellanies, by Plutarch. Alirita 2020-07-07.
  2. Sorensen, Roy. (2003) A Brief History of the Paradox: Philosophy and the Labyrinths of the Mind. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-515903-5. [1]
  3. En la tro fama problemo ĉu ekzistis antaŭe la ovo aŭ la kokino, Aristotelo respondus ke la antaŭeco apartenas al la kokino (formo en akto) kiu demetante la ovon (materio potence kokido) donas al tiu ĉi la eblecon aktualiĝi, nome ricevi la formon de kokido (en akto)
  4. En la antaŭa ekzemplo, la kokido, akto rilate al la ovo, estos samtempe potenco rilate al la koko estonta.
  5. O'Brien, Carl Séan. (2015) The Demiurge in Ancient Thought. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-07536-8.
  6. (2007-01-01) “Paleontological Evidence to Date the Tree of Life”, Molecular Biology and Evolution 24 (1), p. 26–53. doi:10.1093/molbev/msl150. 
  7. (2012-12-05) “Chicken domestication: an updated perspective based on mitochondrial genomes”, Heredity (en) 110 (3), p. 277–282. doi:10.1038/hdy.2012.83. 
  8. (1992) “The Egg came before the chicken”, Mind 101, p. 541–542. doi:10.1093/mind/101.403.541. 
  9. . Finally answered! Which came first, the chicken or the egg? (2013-02-11). Alirita 2017-07-11.
  10. Zushi, Yo, "Which came first: the chicken or the egg?", NewStatesman.com, 27 February 2017.
  11. "Which came first, the chicken or the egg? British scientists claim to have solved the mystery", NBCnews.com, 14 July 2010.
  12. Esperanta Retradio, samtitola, la 16an de junio 2023
  13. (2013) “The proteome of the calcified layer organic matrix of turkey (Meleagris gallopavo) eggshell”, Proteome Sci. 11 (1), p. 40. doi:10.1186/1477-5956-11-40. 
  14. (2015) “The calcified eggshell matrix proteome of a songbird, the zebra finch (Taeniopygia guttata)”, Proteome Sci. 13, p. 29. doi:10.1186/s12953-015-0086-1. 
  15. (2010) “The Role of Matrix Proteins in Eggshell Formation”, The Journal of Poultry Science 47 (3), p. 208–219. doi:10.2141/jpsa.009122. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]