Paraskeva de Pirinem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Paraskeva
Persona informo
Naskiĝo la 16-a jarcento
Morto antaŭ 1610
Familio
Gefratoj Artemij de Verkola vd
Sanktulo
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Festotago 23-a de junio (Julia kalendaro) 6-a de julio (Gregoria kalendaro)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paraskeva de Pirinem (ruse Параскева Пиринемская) estas loka ortodoksisma sanktulino de nordokcidento de Rusio, kies korpo estis trovita en 1610 en la kapelo de la vilaĝo nomata Pirinem (ru). Preskaŭ nenio estas sciata pri ŝia vivo, sed ŝi estas kultata pro multaj mirakloj, kiuj okazis danke al ŝi. Laŭ popolrakonto, Paraskeva estis fratino de alia nordrusa sanktulo - Artemij de Verkola.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmulte estas sciata pri la tervivo de Paraskeva. Krom ŝia nomo oni scias nur ke ŝi estis junulino kaj terkulturistino - tiu informo estis transdirita per viziuloj[1].

Laŭ popolrakonto, Paraskeva estis fratino de alia nordrusa sanktulo - Artemij de Verkola, - pri la vivo de kiu estas ankaŭ malmulte sciata kaj kiu estas ankaŭ konata kiel postmorta miraklofaristo. Eble, la rakonto aperis por aldoni gravecon al la nova sanktulino per asertado de ŝia interrilato kun la oficiale kultata sanktulo Artemij[2].

Trovo de la korpo kaj mirakloj[redakti | redakti fonton]

Je la 9-a aŭgusto de 1610 vilaĝanoj kunvenis en la Pirinema kapelo por ripari ĝin. Antaŭ, dum tri jaroj, ili rimarkadis, ke de sub la planko de la kapelo varmo disradias. Kiam ili malkonstruis la plankon, ili trovis ĉerkon kun nekonata korpo. Kiam ili provis pririgardi la korpon, kandelo estingiĝis, kaj reflamiĝis kiam oni forigis ĝin. Krome, unu el kunvenantoj resaniĝis kiam li tuŝetis la ĉerkon[3][4].

Unue, la nomo de la nova sanktulino estis viziita de la pastro Feofilakt de najbara vilaĝo Ĉakolo (ru)(Pirinem tiam estis parto de la Ĉakola paroĥo). Post duonjaro la sanktulino venis en la sonĝo al terkulturisto nomata Evfimij de alia najbara vilaĝo. Ŝi diris al li sian nomon kaj ordonis al li transdiri al paroĥanoj ke ili povas peti de ŝi resanigojn. La edzino de Evfimij antaŭtimis mokadon, do ŝi petis, ke Evfimij ne rakontu pri sia vizio. Tamen, Evfimij disdiris la informon al la samvilaĝanoj, sed ili efektive mokis lin. Kiam li revenis al la hejmo li trovis sian edzinon blinda. Poste, li refoje viziis Paraskevan kaj ŝi refoje al li diris, ke la vilaĝanoj honorigu ŝian relikvon kaj petu resanigojn. Kiam Evfimij informis la popolon pri la dua vizio, aro de vilaĝanoj, inkluzive la edzinon de Evfimij, ekiris al Pirinem. Tie la edzino malblindiĝis kaj multaj aliaj mirakloj okazis[5][6].

Je 1710 almenaŭ 18 mirakloj estis surpaperigitaj kaj nun konataj, sed multaj aliaj skribaĵoj pereis en 1643 dum brulo en Pirinema preĝejo[7].

Kulto[redakti | redakti fonton]

Ĉefpastroj ne aprobis la novan kulton. Tamen, la vilaĝanoj ne nur de Pirinem, sed ankaŭ de proksimaj kaj eĉ malproksimaj vilaĝoj daŭrigis honorigi Paraskevan kaj preĝi al ŝi. En 1711 en la Pirinema preĝejo jam estis ikono de Paraskeva. La relikvo de Paraskeva ankaŭ restis en la preĝejo[8].

Post la revolucio la relikvo perdiĝis kaj nun neniu konas kie ĝi nun estas, sed estas konjekto, ke la relikvo estis kaŝita aŭ detruita[9].

En 1981 Paraskeva de Pirinem estis oficiale enkanonigita kiel ano de la sanktularo de Novgoroda regiono[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Буланин Д. М., Савельева Н. В., 2004, с. 255.
  2. Есеева О. В.
  3. Краткое историческое описание, 1895, с. 243.
  4. Савельева Н. В., 2010, с. 364, 369.
  5. Краткое историческое описание, 1895, с. 243—244.
  6. Савельева Н. В., 2010, с. 365.
  7. Савельева Н. В., 2019, с. 600.
  8. Краткое историческое описание, 1895, с. 245-246.
  9. Владимир Станулевич. Пиринемь: святые люди XVII и XXI века.
  10. Праведная Параскева Пиринемская Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Краткое историческое описаніе приходовъ и церквей Архангельской епархіи. Выпускъ 2: уѣзды Шенкурскій, Пинежскій, Мезенскій, и Печорскій. — Архангельскъ, 1895. — С. 241—248. — 406 с.
  • Буланин Д. М., Савельева Н. В. Чудеса Параскевы Пиринемской // Словарь книжников и книжности Древней Руси / Российская академия наук, Институт русской литературы (Пушкинский Дом); ред. Д. М. Буланин. — СПб. : Дмитрий Буланин, 2004. — Вып. 3 (XVII в.). Ч. 4. Т - Я. Дополнения.. — С. 254—257. — 1500 экз.
  • Савельева Н. В. Сказания XVII века о святых и подвижниках Русского Севера: Пинега и Мезень / Отв. ред. серии Г. М. Прохоров. — Санкт-Петербург: Издательство Олега Абышко, 2010. — 448 с. — (Древнерусские сказания о достопамятных людях, местах и событиях). — ISBN 978-5-903525-41-6.
  • Савельева Н. В. Параскева // Православная энциклопедия. — М., 2019. — Т. LIV : «Павел — Пасхальная хроника». — С. 600-602. — 752 с. — 39 000 экз. — ISBN 978-5-89572-061-5.
  • Есеева О. В. Святые Пинежской земли // Святые и святыни северорусских земель : По материалам VII научной региональной конференции / Сост. и науч. ред. Н. И. Решетникова. — Каргополь, 2002. — 316 с.