Parmentiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parmentiero
Floroj, kreskoformo, kaj fruktoj de du specioj
Floroj, kreskoformo, kaj fruktoj de du specioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Parmentiera
Specio: 10 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La parmentieroj estas genro de arboj en la familio Bignoniaceae, enhavanta 10 speciojn.[1] Ili kreskas en Centra Ameriko kaj apudaj partoj de centra Meksiko kaj nordokcidenta Kolombio.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Parmentieroj estas arbedojarboj. Foje ili havas dornojn po 2 sub ĉiu nodo. La folioj estas paraj kaj manece 3-5-folieraj, kun folitigo foje alohava. La floroj estas unuopaj aŭ en fasketformaj floraroj de 2-3 floroj, ofte surtrunkaj, kaj blankaj aŭ verdecaj; la sepalaro estas spateca kaj disiĝinta preskaŭ ĝis la bazo; la petalaro estas larĝe sonorilforma ĝis funelforma, ĝenerale kun transversa faldo sur la malsupra flanko; la stamenoj preskaŭ elstaras, kun glataj anteroj kies polenujoj diverĝas; la ovolujo estas cilindra; la disko estas ringoforma-kusenforma. La poleneroj estas trisulkaj kun fajne retforma surfaco. La frukto estas longa kaj rekta ĝis oblonga kaj nedehiska, ofte longakse riphava, ofte flava aŭ violkolora, kun karneca kaj firma ŝelo kaj fibre karneca interno; la semoj estas malgrandaj kaj plataj, kun vestiĝa ĉirkaŭa alo, kaj ĝermas sur la tera surfaco.[3][4][5] La ligno estas maldenspora kun klaraj kreskoringoj.[6]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas adaptitaj al disporto fare de mamuloj. Ili verŝajne evoluis el la dehiskaj fruktoj kaj ventoportataj semoj de tabebuioj kaj parencaj genroj, kaj estas similaj al tiuj fruktoj antaŭ dehisko. De parmentierecaj fruktoj evoluis la akvoportataj, malmolŝelaj fruktoj de amfiteknoj kaj krescentioj. La strategio de mamula disportado favoras endemiecon en la genro.[7][8] Iuj specioj havas fruktojn manĝeblajn por homoj.[9]

Kiel ĉe amfiteknoj kaj krescentioj, la floroj estas adaptitaj al fekundigo pere de vespertoj. Ili malfermiĝas nokte kaj eligas odoron kiu allogas ilin.[10]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro estis priskribita de Augustin-Pyrame de Candolle en Bibliotheque Universelle de Geneve ser. 2. 17: 135. 1838.[3] La tipo-specio estas Parmentiera edulis DC. La genronomo Parmentiera honoras la francan plantoscienciston Antoine-Augustin Parmentier.

La specioj (kiel akceptataj en marto de 2013, laŭ alfabeta ordo) estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parmentiera en PlantList
  2. Manual de Plantas de Costa Rica [1]
  3. 3,0 3,1 Parmentiera. Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Alirita 1-a de aprilo 2013.
  4. Ragsac, Audrey C., k. al. 2021. "Phylogeny and Systematics of Crescentieae (Bignoniaceae), a Neotropical Clade of Cauliflorous and Bat-Pollinated Trees." Systematic Biology 46(1). 218.
  5. Gentry, Alan. 1980. Bignoniaceae: Part I (Crescentieae and Tourrettieae). Flora Neotropica 25(1). 22, 97.
  6. Moya, Eliana, kaj Brea, Mariana. 2018. "First Pleistocene record of fossil wood of Bignoniaceae in the Americas and a comparison with the extant Tabebuia alliance and Tecomeae". Botanical Journal of the Linnean Society 187(2).
  7. Gentry, Alan. 1974. "Coevolutionary Patterns in Central American Bignoniaceae". Annals of the Missouri Botanical Garden 61(3). 729-732.
  8. Gentry, Alan. 1974. "Coevolutionary Patterns in Central American Bignoniaceae". Annals of the Missouri Botanical Garden 61(3). 729-732.
  9. Gentry, Alan. 1992. "A Synopsis of Bignoniaceae Ethnobotany and Economic Botany". Annals of the Missouri Botanical Garden 79(1). 54.
  10. Gentry, Alan. 1974. "Coevolutionary Patterns in Central American Bignoniaceae". Annals of the Missouri Botanical Garden 61(3). 744.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Burger, W.C. & A.H. Gentry. 2000. Family 194. Bignoniaceae. In: W. Burger (ed.), Flora Costaricensis. Fieldiana, Bot., n.s. 41: 77–161.
  2. Gentry, A. H. 1982. Bignoniaceae. Fl. Veracruz 24: 1–222.
  3. Gentry, A.H. 1980. Bignoniaceae---Part I (Crescentieae and Tourrettieae). Fl. Neotrop. 25(1): 1–131.
  4. Idárraga-Piedrahíta, A., R. D. C. Ortiz, R. Callejas Posada & M. Merello. (eds.) 2011. Fl. Antioquia: Cat. 2: 9–939. Universidad de Antioquia, Medellín.
  5. Molina Rosito, A. 1975. Enumeración de las plantas de Honduras. Ceiba 19(1): 1–118.
  6. Standley, P. C. & L. O. Williams. 1974. Bignoniaceae. In Standley, P.C., Williams, L.O. & Gibson, D.N. (Eds), Flora o f Guatemala - Part X, Number 3. Fieldiana, Bot. 24(10/3): 153–232.
  7. Stevens, W. D., C. Ulloa Ulloa, A. Pool & O. M. Montiel Jarquín. 2001. Flora de Nicaragua. Monogr. Syst. Bot. Missouri Bot. Gard. 85: i–xlii.