Saltu al enhavo

Parolritmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parolritmo estas tempa aranĝo de la parolfluo en egale longajn pecojn (ritmajn songrupojn). Ĝi estas prozodia fenomeno, kune kun akcento, intonacio, paŭzado, parolrapido.

Oni klasas diversajn lingvojn laŭ ilia preferata maniero formi la pecojn:

La egaligo de daŭro de la akcentaj taktoj estas realigata per tio, ke la vortoj estas prononcitaj pli rapide, se la nombro da silaboj en ili superas la statistikan mezumon en la parolo, kaj inverse: vortoj tro mallongaj laŭ la nombro de silaboj estas prononcataj malpli rapide kajaŭ kun plia paŭzado. Ofte la egaligo realiĝas per neŭtraligo de senakcentaj silaboj — ekz-e en la linivoj angla kaj rusa. Tamen ekzistas lingvoj akcentopulsaj en kiuj neŭtraligo ne okazas, ekz-e la araba kaj la germana.

Do, la parolritmo influas la daŭron de sonoj, silaboj, vortoj kaj vortgrupoj.

Tamen ne ĉiuj lingvoj estas tiel klaseblaj: ekz-e la parolritmo de la pola lingvo estas pli malsimpla[1]. Iuj lingvoj havas malsamajn parolritmojn regionajn (ekz-e la ĝenerale akcentopulsa lingvo angla havas silabopulsajn variantojn Kimrujan kaj Baratajn; la portugalaj lingvoj Brazila kaj Eŭropa).

Kia parolritmo por Esperanto?

[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-kursoj instruas nenion pri la parolritmo; supozeblas, ke parolante Esperanton la esperantistoj plej ofte uzas la parolritmon de sia gepatra lingvo. Tio ne malhelpas interkomprenon kaj ne estas senekzempla ĉe la mondolingvoj.

La parolritmo propra al iu lingvo grave influas la versofarajn teĥnikojn uzeblajn en ties poezio. Ekz-e la akcentaj versoj konvenas al la lingvoj akcentopulsaj; dum la versoj silabaj, al la lingvoj silabo- kaj morapulsaj. En la lingvoj kun pluraj ritmosistemoj (kia supozeble estas Esperanto) la tradicia metriko akcenta-silaba (kian cetere uzadis Zamenhofo) estas kompromisa formo komprenebla por la lingvanoj el diversaj grupoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Agnieszka Wagner: Description of Polish speech rhythm using rhythm metrics and the time-delay approach: A comparative study. In: N. Campbell, D. Gibbon, and D. Hirst (eds.), Proceedings of Speech Prosody, Dublin, Ireland, May 20-23, 2014. pp. 366-370.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]