Demokrata Partio - demokraci.pl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokrata Partio - demokraci.pl
emblemo
partio
Komenco 7-a de majo 2005 vd
Fino 12-a de novembro 2016 vd
Antaŭe Freedom Union vd
Poste Union of European Democrats vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Ideologio

liberalismo

Ĉefestro(j) Andrzej Celiński • Elżbieta Bińczycka • Władysław FrasyniukJanusz OnyszkiewiczBrygida Kuźniak vd
Membro de Alliance of Liberals and Democrats for Europe vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo
Elżbieta Bińczycka
Bazaj informoj
fondodato: 7-a de majo 2005
fondoloko: Varsovio
prezidanto: Elżbieta Bińczycka
frakcio de Eŭropa Parlamento: Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo
nombro da membroj: ĉ. 1.800 (2007)
centra oficejo: ul. Marszałkowska 77/79
00-683 Warszawa
Pollando
koloro: oranĝkolora
retejo: www.demokraci.pl Arkivigite je 2008-05-31 per la retarkivo Wayback Machine

Demokrata Partio - demokratoj.pl (pole Partia Demokratyczna - demokraci.pl, PD) estas socialliberala politika partio en Pollando.

Demokrata Partio relative de juro estas daŭrigo de Libereca Unio (Unia Wolności, UW). Lideroj-inicjatoroj de transformo UW en PD estis prezidanto de UW - Władysław Frasyniuk, unua ĉefministro de sendependa Tria Pola Respubliko - Tadeusz Mazowiecki kaj vicĉefministro, ministro de ekonomio kaj laboro ĉe registaroj de Leszek Miller kaj Marek Belka - profesoro Jerzy Hausner.

Komence de projekto fondi PD-on, oni planis larĝiĝo de la socio de UW, samtempe maldekstre kaj dekstre de la politika sceno. Tamen finfine, krome membroj de UW, konektiĝis nur malnovaj membroj de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj personoj konektitaj pli frue kun nenia politika partio.

Sub la idea deklaracio, la 27-an de februaro 2005 subskribis 176 personojn de scienco, kulturo, reprezentantojn de ne-registaraj organizoj, kiuj ĝis tiam protektis Unia Wolności.

Gravaj politikistoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Parlamento (Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo)[redakti | redakti fonton]

Dum la oficperiodo 2009-2014 la Demokrata Partio havas neniun deputiton ĉe la Eŭropa Parlamento. Dum la antaŭa oficperiodo ĝi havis kvar deputitojn kiuj membris en la frakcio de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.

Pola Parlamento (Demokrata Deputita Rondo)[redakti | redakti fonton]

Ĉe la pola parlamento, la Demokrata Partio havis tri deputitojn, kiuj komence membris en la Parlamenta Klubo "Maldekstrularo kaj Demokratoj", sed post konflikto inter Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj Demokrata Partio, ili ekhavis propan Demokratan Deputitan Rondon. Poste, ĉiuj tri deputitoj eliris la partion kaj membriĝis en Stronnictwo Demokratyczne (Demokrata Partio):

Post fondiĝo de la Demokrata Deputita Rondo kaj eliro de Socjaldemokracja Polska el la Parlamenta Klubo "Maldekstrularo kaj Demokratoj", ĝi finis ekzisti kaj deputitoj kiuj restis (nur el la Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj senasociaj) ŝanĝis nomon de la klubo al "Maldekstrularo".

Demokrata Partio - demokraci.pl kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Janusz Onyszkiewicz kaj Esperanto

Janusz Onyszkiewicz aliĝis partopreni la lingvan debaton "La Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj" en la hotelo "Victoria" en Varsovio (la 26an de septembro 2004) organizitan de la japana mecenato Etsuo Miyoshi por la polaj deputitoj (MEP) okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj - sed lastmomente lin anstataŭis lia asistanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]