Pasadena (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasadena
Pasadena TX Chem Skyline.jpg
Administrado
Poŝtkodo 77501–77506 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149 043  (2010) [+]
Loĝdenso 1 279 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 41′ N, 95° 10′ U (mapo)29.676111111111-95.173888888889Koordinatoj: 29° 41′ N, 95° 10′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 116,516136 km² (1 165 1.6 136 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Situo de Pasadena

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pasadena, Texas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pasadena estas grandurbo, antaŭurbo de Houston en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Harris. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Pasadena en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Universitato en Pasadena

Pasadena situas sur la apudmara ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la sudorienta parto de Teksaso. La maro estas proksime. Apud la urbego navigebla kanalo funkcias.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indianoj vivis en tiu areo. La unuaj eŭropanoj estis hispanoj. En 1833 oni bredadis brutojn kaj ranĉo estis establita. En 1875 trajno ektrafikis, kiu foje-foje surveturis brutojn. En 1893 setlejoj formiĝis. Granda ŝtormo okazis en 1900, tial rifuĝintoj alvenis en tiun lokon. Oni komencis kulturi fragojn, alvenis ankaŭ japanoj, kiuj kultivis rizojn. En 1901 oni trovis nafton en la regiono, tial komenciĝis la industria evoluo. La "Johnson" Spaco-centro de NASA estis establita proksime de Pasadeno en 1963.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Pasadena gravas la naftorafinado, petrolkemio, mara liverado, aerospaco kaj kuracado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Apud Pasadena aŭtoŝoseo kuras al Houston. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Pasadena

En Pasadena la temperaturo averaĝe varias inter 16-27 °C. La varmo kulminas en julio kun 34 °C, la malvarmo kulminas en februaro. Inter novembro-marto foje frostas. Jare pluvas po 1372 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en junio, plej malofte februare. En 1915 granda ŝtormo detruis la urbon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Pasadena apud Houston

Fontoj[redakti | redakti fonton]