Pascal Lécaille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pascal Lécaille
Persona informo
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo konstruisto • esperantisto
vdr

Pascal LÉCAILLE estas franca esperantisto kaj konstrulabora konsilisto. Interalie li redaktis en 1993-1994 la 4 unuajn numerojn de Hejmoj : Bulteno pri esperantaj komunumoj (de HIK), en la periodo 1995-1998 li reprezentis la esperantistan por-UNESKO-asocion Monda Kunagado en la komitato de UEA, kaj en 1997-1998 oficis kiel kasisto en la estraro de TEJO. De 1992 ĝis 1997 li studis sociologion, etnologion kaj lingvosciencon en la universitato Lumière de Liono, ekde 2003 studis en la nacia plurteknika instituto de Grenoblo, kaj en 2016 diplomiĝis ankaŭ en la universitato Dauphine de Parizo. Li vivas kaj laboras en la urbo Le Mans.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]