Patricia López Arnaiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patricia López Arnaiz
Persona informo
Naskonomo Patricia López Arnaiz
Naskiĝo 15-an de aprilo 1981 (1981-04-15) (43-jaraĝa)
en Vitorio
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Eŭskio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patricia LÓPEZ Arnáiz (Vitorio, 15a de aprilo 1981) estas hispana aktorino konata pro la ludado de Teresa Blanco en la serio de TVE La otra mirada (2018-2019), de Begoña Uribe en la serio de Netflix Intimidad (2022), kiu havigis al ŝi Premion Feroz al plej bona duaranga aktorino en televido, kaj pro protagonista rolo en la filmo Ane (2020), pro kiu ŝi ricevis Goya-premion al plej bona protagonista aktorino, la Premion Forqué al plej bona kina aktorino kaj la Premion Feroz al plej bona protagonista aktorino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 2017, ŝi populariĝis pere de la filmo El guardián invisible, reĝisorita de Fernando González Molina, bazita sur la romano de Dolores Redondo, en kiu ŝi ludis la rolon de Rosaura, unu de la fratinoj de la protagonistino.​ Poste, ŝi partoprenis en la sekvaĵoj de la filmo: nome Legado en los huesos (2019) kaj Ofrenda a la tormenta (2020).​

En 2018 ŝi sukcesis per sia partopreno en la televida serio La peste de Alberto Rodríguez, en kiu ŝi ludis la rolon de Teresa de Pinelo, klera kaj riĉa vidvino kiu administras la silkofabrikon hereditan de sia edzo kaj samtempe estas talentohava pentristino kiu devas subskribi siajn pentraĵojn per la nomo de sia patro por povi vendi ilins. Aprile samjare, premieris la serio de Televisión Española La otra mirada, en kiu ŝi ludis la rolon de Teresa Blanco, veturema virino kiu alvenas al Sevilo kiel instruistino kaj kaŝas sekreton.​ Tiu feminisma serio havis bonajn kritikojn sed ne bonan publikan sukceson.

En 2020 ŝi estis protagonisto de Ane, filmo de David Pérez Sañudo, per kiu ŝi ricevis kelkajn premiojn: nome la premio Forqué, la premio Ojo Crítico de RNE, la premio al la plej bona protagonista aktorino en la premioj Feroz kaj la Premion Goya al la plej bona protagonista aktorino en 2021.​ Unu jaron poste ŝi estis protagonisto en la filmo La hija de Manuel Martín Cuenca, kun Javier Gutiérrez. En januaro 2022 premieris la serio Feria: la luz más oscura, en kiu ŝi ludis la rolon de la policano Sandra.

En 2023 ŝi partoprenis en la filmo 20 000 especies de abejas de Estibaliz Urresola Solaguren, pro kiu ŝi ricevis kritikajn laŭdojn kaj premiojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro
2010 80 egunean Garazi Jon Garaño
2013 Las manos de mi madre Figurantino Mireia Gabilondo
La herida Sandra Fernando Franco
2014 Lasa eta Zabala Izaskun Pablo Malo
2015 Un otoño sin Berlín Prezentistino Lara Izagirre
2017 El guardián invisible Rosaura Salazar Fernando González Molina
2018 El árbol de la sangre Amaia Julio Medem
Alegría, tristeza Trafikŝtopulino Ibon Cormenzana
2019 Mientras dure la guerra María de Unamuno Alejandro Amenábar
Legado en los huesos Rosaura Salazar Fernando González Molina
2020 Ane Lide David Pérez Sañudo
Ofrenda a la tormenta Rosaura Salazar Fernando González Molina
Uno para todos Ana David Ilundain
Campanadas a muerto Akuzisto Imanol Rayo
2021 Mediterráneo Laura Lanuza Marcel Barrena
La hija Adela Manuel Martín Cuenca
2022 La cima Ione Ibón Cormenzana
2023 20.000 especies de abejas Ane Estibaliz Urresola Solaguren
Agrio Mentxu David Pérez Sañudo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patricia López Arnaiz en la hispana Vikipedio.