Patrimonio nacional

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrimonio nacional
filmo
Originala titolo Patrimonio nacional
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1981
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Scenaro Rafael Azcona
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Luis Ciges • Luis Escobar Kirkpatrick • Agustín González • José Luis López Vázquez • Alfredo Mayo • José Lifante • Mary Santpere • Amparo Soler Leal • José Luis de Vilallonga • Óscar Ladoire • Assumpta Serna • Jaime Chávarri • Chus Lampreave • Francisco Regueiro • Manuel Guitián • Pedro Beltrán
IMDb
vdr

Patrimonio nacional (Nacia Heredo) estas hispana filmo de 1981, reĝisorita de Luis García Berlanga. La titolo de la filmo estas referenca al la kategorio de palacoj en ĉefurbo, kiel tiu en kiu okazas la agado, nome Palaco Linares (Madrido), kaj aluda al la "nacia zono" de la palaco (vidu sube en Intrigo). La scenaron verkis Berlanga mem kaj Rafael Azcona.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado startas en Madrido, en la printempo de 1977. Je la fino de la frankisma diktaturo, la markizo Leguineche finigas sian volontan ekzilon kaj revenas al sia palaco en Madrido cele al repluigo de iama esplenda kortega vivo... Sed en la palaco loĝas lia edzino, Eugenia, grafino de Santagón, entuziasma frankistino kiu vivas sur radolito (spite la fakton, ke ŝi povas perfekte piediri) kaj sekvas ege ekstravagancan kutimaron. Dekomece ŝi ne volas la ĉeeston de la novalvenintoj, sed ŝi akceptas favore al sia bofilino Chus, kun tri kondiĉoj: ili ne devas veni al la etaĝo kie ŝi loĝas ĉar tiu estas "zona nacional" (nacia zono, naciisma zono, nomo uzita por la teritorio de frankistoj en la milito); Leguineche kaj lia filo, Luis José, devas zorgi pri la enorma ŝuldo kun Trezoro; kaj trie, ili devas akiri titolon de "kavaliro de Malta! aŭ de la "Sankta Sepultejo" por Goyo, servisto kaj aktuala amanto de Eugenia. Fakte, Eugenia rompis disde Nacho, ŝia oficiala amanto kaj bona amiko de Leguineche, kiun ŝajne ne multe priokupas la situacio.

Don José de Leguineche decidas malkapabligi laŭjure sian edzinon por povi regi la havaĵojn kaj financi la rekonstruadon de sia ruinigita palaco, por kio li atingas nur mezgravan monprunton. Luis José, siaflanke, klopodas malmultekoste subaĉeti inspektistojn de la Nacia Trezoro. Aperas krome Álvaro, nevo de Eugenia, alvokita de don José por partopreni en familia konsilantaro. Por interesigi lin en la familiaj aferoj, la markizo proponas al li la vilaon de Biarritz posedita de sia edzino.

Eugenia ekkonas tion el Nacho, ŝia eksamanto, kaj postulas, ke Nacho defiu la markizon al duelo. Leguineche frontas la duelon en kiu la neatendita viktimo estas Eugenia mem, kiu mortas kiam eksplodas al ŝi la malnova pafilo per kiu ŝi devigas ambaŭ al la duelo. Kaj tio tute ŝanĝas la situacion...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Don José, popole Pepón, markizo de Leguineche (Luis Escobar).
  • Luis José de Leguineche, lia filo (José Luis López Vázquez).
  • Eugenia, grafino de Santagón kaj laŭ ŝi mem, "vidva markizino de Leguineche" (Mary Santpere).
  • María Jesús, "Chus", edzino de la markizfilo (Amparo Soler Leal).
  • Goyo, ĉefservisto kaj aktuala amanto de Eugenia (José Lifante).
  • Nacho, antaŭa amanto de Eugenia, eksoficiro de aerarmeo (Alfredo Mayo).
  • Padre Calvo, loka pastro, entuziasma frankisto (Agustín González).
  • Segundo, fidinda servisto de Luis José (Luis Ciges).
  • Viti, lia edzino (Chus Lampreave).
  • Álvaro, nevo de Eugenia, pianisto (José Luis de Vilallonga).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aktoro Luis Escobar Kirkpatrick, kiu ludis la protagonistan rolon de la markizo, vere estas markizo li mem. Tiu rolulo en La escopeta nacional estis malŝatinda tirano, sed en tiu ĉi filmo la rolulo estas kurioza mikso de kinismo, naivo kaj ĉefe, multe pli afabla en sia traktado kun la aliuloj.

La Palaco Linares, kiu devas esti en la filmo dekadenca palaco postulanta nepre tujan restaŭradon, vere estis en tia situacio je la filmado; kaj poste ĝi estis restaŭrita kaj metita en normala uzado. La dekadenca stato de la palaco vere helpis la intencan dekoradon de la filmejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]