Nacional III

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacional III
filmo
Originala titolo Nacional III
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1982
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) Alfredo Matas
Scenaro Rafael Azcona
Muziko de Miquel Asins
Rolantoj José Luis López Vázquez • Chus Lampreave • Ángel Álvarez • José Luis de Vilallonga • Roberto Camardiel • Amparo Soler Leal • Luis Escobar Kirkpatrick • María Luisa Ponte • Carmen Carbonell
IMDb
vdr

Nacional III estas hispana filmo de 1982, reĝisorita de Luis García Berlanga. La scenaron verkis Berlanga mem kaj Rafael Azcona, kiel la tria parto de la trilogio pri la aristokratdevena familio Leguineche kaj la Hispana transiro al demokratio, post La escopeta nacional (1978) kaj Patrimonio nacional (1981). La filmo rakontas kiel post la Puĉo en Hispanio en 1981 kaj antaŭ la tuja balota venko de la socialistoj, la familio Leguineche decidas elirigi sian monon el Hispanio evitante eventualan konfiskon fare de supozebla revolucia registaro, kion fakte faris kelkaj friponaj riĉuloj de la epoko.

Estis planita kvara parto pri la familio Leguineche, sed ĝin malhelpis diversaj tialoj. Rafael Azcona kaj Luis Garcia Berlanga decidis filmi antaŭe La vaquilla (fakte unu de la plej bonaj filmoj pri la Hispana Enlanda Milito​)[1], kaj la morto de la aktoro protagonista de la sagao, nome Luis Escobar Kirkpatrick,[2]​ ruinigis la projekton definitive.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La markizo de Leguineche estis malprofite vendinta sian palacon kaj estis translokiĝinta kun Luis José, sia filo, al etaĝa loĝejo kiun li aĉetis proksime al Parko Retiro, akompanataj de Segundo kaj Viti, iliaj delonge servistoj, kaj la pastro Calvo. Luis José separiĝis antaŭ du jaroj de sia edzino, Chus, kiu estas en Ekstremaduro, en patra bieno.

La historio startas la 23an de februaro 1981, dum la malsukcesa puĉo. Dum Luis José kaj Segundo planas patenti la teleron "Platoespaña" kiu estus enspeziga cele al la eventoj de la Futbala Mondpokalo 1982, la pastro Calvo deziras la venko de la desktrisma puĉo kaj Viti, el servistino iĝanta amantino de la markizo (kun totala indiferento de ŝia edzo), zorgas pri la hejmo kiel de facto dommastrino.

Telegramo ekkomunikas la subitan morton de la patro de Chus. La tuta familio veturas al Ekstremaduro, por ĉeesti en la funebro kaj klopodi por akiri iom el la heredo. Tiukadre Luis José kaj Chus repaciĝas. Antaŭ la timo ke la socialistoj enpoviĝu, Chus, sekvante la indikojn de Luis José, decidas vendi sian parton de la heredon, fari ĝin mono kaj forigi la kapitalon al Francio. Ili baraktas fari ĝin pere de konvento kaj finfine kaŝinte la monon en la gipsaĵo de Luis José, kiu veturos al Lourdes kiel pilgrimanta malsanulo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Don José, markizo de Leguineche (Luis Escobar).
  • Luis José de Leguineche, lia filo (José Luis López Vázquez).
  • María Jesús, "Chus", edzino de la markizfilo (Amparo Soler Leal).
  • Padre Calvo, loka pastro, entuziasma frankisto (Agustín González).
  • Segundo, fidinda servisto de Luis José (Luis Ciges).
  • Viti, lia edzino (Chus Lampreave).
  • Álvaro, nevo de Eugenia, pianisto (José Luis de Vilallonga).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aktoro Luis Escobar Kirkpatrick, kiu ludis la protagonistan rolon de la markizo, vere estas markizo li mem. Tiu rolulo en La escopeta nacional estis malŝatinda tirano, sed en tiu ĉi filmo la rolulo estas kurioza mikso de kinismo, naivo kaj ĉefe, multe pli afabla en sia traktado kun la aliuloj.

La komenco de la historio, en kiu la roluloj sekvas per radio kaj televido la disvolvigon de la puĉo, okazas ĉirkaŭ la naŭa aŭ deka matene de la 23a de februaro 1981, sed en la realo, tiuj okazaĵoj okazis vespere.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Géneros y Topics Guerra Civil Española Konsultita la 8an de Oktobro 2023.
  2. «"La escopeta nacional" de Luis García Berlanga». Arkivita el originalo la 13an de majo 2010. Konsultita la 8an de Oktobro 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nacional III en la hispana Vikipedio.