Saltu al enhavo

Paul Bennemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul BENNEMANN)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paul Bennemann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1885 (1885-03-13)
en Leipzig
Morto 1954
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl Heinrich Paul BENNEMANN (naskiĝis la 13-an de marto 1885 en Leipzig, mortis en 1954) estis germana popollerneja instruisto, Esperanta vortaristo kaj membro de la Lingva Komitato ekde 1927.

Bennemann estis esperantisto ekde 1909. Li gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la Esperanta vortprovizo kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la Universala Kongreso (UK) en Edinburgh kaj en Oksfordo. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj Esperanto-gazetoj.

Lia vortara paro de 1923/1926 dum ĉ. 30 jaroj estis la gvidaj leksikografiaj konsult-verkoj de germanaj Esperantistoj ĝis la apero de la vortaroj de Butin/Sommer (1952) kaj Hans Wingen (1954, repr. 1984).

Pri Vortaro Esperanto-Germana

Citaĵo
 Kunigante la 4295 oficialaj radikvortojn kun pli ol 2000 neoficialaj vortoj kaj diversaj, el ambaŭ vortgrupoj, devenaĵoj kaj kunmetaĵoj tiu nova vortaro enhavas proksimume 20.000 Esperantajn vortojn. Dank'al diversaj specialaj signoj la aŭtoro antingis la de li celitajn kondiĉojn de bona poŝvortaro; riĉecon de la vortrezoro, fidindecon de la materialo, klarecon de la signifoj, praktikan ordigon. La nomo de la eldoninta firmo certigas pri bela aspekto de la libro. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)

Pri Esperanto Handwörterbuch 1923

Citaĵo
 Ĉi tiu vortaro estas kiel eble plej kompleta. Krom tradukoj de la vortoj, laŭ iliaj diversaj signifoj, la libro enhavas amason de espiimoj, plej lerte esperantigitaj. Kiel plej konscia Esperantisto kaj propagandisto, la aŭtoro kompilis tiun ĉi verkon laŭ la elementoj de la Fundamento kaj de la Universala vortaro kun aldonoj kaj laŭ la principoj kaj decidoj de la Akademio. Per aparta listo ĉe la fino li informas pri la ekzisto de la novaj vortoj, kiuj klopodos akiri civitanecon en Esperanto. 
— Belga esperantisto n150 (aug 1927)

Pri Miru ! Pensu ! Ridu !

Citaĵo
 Miru ĉar tiu libro ne estas jam delongc elĉerpita ! Pensu ke la enhavo estas plej interesa kaj plej varia. Oni povas pasigi duonan vintron per la legado ac la multaj kuriozajoj pri nia korpo, pri la universo, pri libroj; matematiko, tekniko ktp. ktp. Ridu pri la tutmonda tre ampleksa anekdotaro. Komencantoj el niaj kursoj : vi demandas ne-inalfacilan, distran legajon por plenlerni la lingvon ? Jen Ia ideala libro. Multaj grupoj ne scias kiamaniere havi programon por la kunvenoj. ĵen la ideala libro. 
— Belga esperantisto n361 (mar-apr 1959)
Citaĵo
 Tro malfrue, bedaŭrinde, mi prezentas ĉi tiun libron por povi oportune agordi miajn laŭdojn kun tiuj de antaŭaj recenzintoj.

Tamen, tia malfruiĝo permesas insisti pli emfaze pri la vero de la tri vortoj de ĝia titolo, ĉar apenaŭ rigardante la luksan eksteraĵon, oni ne povas jam ne miri... kvankam por funde pensi kaj eksplode ridi — en agrabla sinsekvo — oni devas ja trankvile frandi, paĝon post paĝo, la bongustan kaj varian enhavon de ĝiaj diversaj temoj. Jen, do, bela — belega!— volumo, kiu, aperinta okaze de la 30-jara jubileo de la eldonejo, fariĝas nun kvazaŭ populara kompendio de kulturo kaj arto por la esperantistaro. Du honorplenaj veteranoj: S-ro Paul Bennemann, la aŭtoro, kaj S-ro Teo Jung, la eldonisto, trafe kombinis siajn altkvalitajn kapablojn por pruvi al la esperantista popolo, ke ilia veteraneco, anstataŭ aŭguri dekadencon, estas ankoraŭ feliĉa promeso de plej superaj artaĵoj, pravigante la aserton, ke idealista koro ĉiam estas juna. Tial, konsekvence, por ilin stimuli, ĉiu juna verdstela!© devas obstine ŝparadi la necesan monon, eĉ rezignante je frivolaj bagateloj, por akiri ci tiun libron, kiu, per mirinde klara lingvo kaj eleganta stilo, liveras instruojn kaj amuzojn, profite helpante samtempe por faciligi esprimojn kaj frazojn, ŝajne malfacilajn, pri terminoj kaj fakoj en seriozaj aŭ gajaj sekcioj, kiujn senescepte oni legas flue kun aparta plezuro kaj streĉe avida intereso. Kaj, fine, por doni pli ĝustan ideon pri la verko, jen kelkaj vortoj prenitaj el la sinprezento de la aŭtoro mem: "La libro enhavas multkoloran mozaikon el ĉiuj materioj: el la historio ekde la plej antaŭa pasinta tempo, ĝis la plej aktuala nuno; ĝi gvidas tra la tuta mondo kaj ĝis la steloj, en la regnojn de la naturo kaj de la tekniko, en la sciencojn kaj al la mirakloj de la lingvo. Ĝi prezentas ludojn kaj kaprompilojn, enigmojn, problemojn do multaj specoj, sed ĉion ĉi ne laŭ metoda

ordo, sed intermiksita, kaj akcentante tion, kio esta stranga kaj eksterordinara, escepta, groteska kaj kelkfoje eĉ preskaŭ nekredebla; ĉar ĝi ja volas veki miregon, la plej etikan rimedon kontraŭ enuo kaj malbona humoro". Ĉu ne sufiĉe jam por gardi jam la unuajn monerojn? Jes, ja! Kvankam iom paradokse aspektos, ke, rekomendinte ŝparemon, mi malŝparas nun gratulojn sincere adresitajn al la klera aŭtoro kaj al la kuraĝa eldonisto. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n053 (maj 1953)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]