Paul Boulet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul BOULET)
Paul Boulet
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1884 (1884-01-02)
en Brebières
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul BOULET [bule] (Brebières (apud Arras), 2-a de januaro 1884 - 28-a de junio 1971 en Vaucresson, 92) estis franca esperantisto kaj vortaristo, profesie supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj.

Boulet esperantiĝis en 1902. Li estis sekretario de la Organiza Komitato de la 1-a Universala Kongreso 1905 en Bulonjo ĉe Maro. Li kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en La Revuo. Ano de la Lingva Komitato de 1909. Li eksiĝis pro troa laboro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Du mil novaj vortoj ĉerpitaj el la verkaro de Dro L.L. Zamenhof netroveblaj en Universala vortaro : kun sep naciaj tradukoj kaj referencoj montrantaj la lokon, kie ĉiu vorto troviĝas, Paris : Hachette, 1908, XI + 72 p. ("Esperanto Kolekto de La Revuo")[1]
  • kun Alfred Michaux: Méthode pour apprendre seul l' Espéranto, 1905.
  • Sola: 1a Universala Kongreso de esperanto en Boulogne-sur-Mer (aŭgusto 1905a) : Kongresa Libro, Boulogne-sur-Mer : Presejo G. Hamain, [1905], 122 p.[2]
  • "La Langue Auxiliaire Internationale", en Bulletin de la Société Protectrice des Animaux, 01.11.1905 [?], 15 [???] kaj p. 41-52, "Enthalten in: Zeitungsausschnitte 1898-1915 / Sammlung Hachette, Mappe 47".[3]
  • Franca Gramatiko por Esperantistoj, Dijon : Presejo Jobard, 1907, 85 p.[4] ; kun "Antaŭparolo" de S-ro E. Boirac, Rektoro de la Akademio de Dijon (2-a milo).
  • Tri Monologoj, Boulogne-sur-Mer : presejo Hamain, 1907, 14 p. ; enhavas : La tragedio de la strato Meslay [de Esse kaj Gerny] ; La bano de la Pastro [de G. Maurevert] ; Funebra parolado pri S-ino Burgô [de G. Nadaud].[5]
  • Du mil Novaj Vortoj ĉerpitaj el la Verkaro de Dro L.L. Zamenhof netroveblaj en Universala Vortaro : kun sep naciaj tradukoj kaj referencoj montrantaj la lokon, kie ĉiu vorto troviĝas, Paris : Hachette, 1909, XV + 75 p. , 2-a eldono korektita ; kun Préface de Théophile Cart.[6]
  • Kunlaboris kun Théophile Cart en vortaroj Franca-Esperanto kaj Esperanto-Franca.
  • "Doganoj", en Raportoj kaj konkludoj [de la] Internacia konferenco "Esperanto en moderna vivo" : Esperanto en lernejoj, sciencoj kaj teknikoj, internacia trafiko, intelektaj interŝanĝoj, Paris, 1937, p. 62-66.[7]
  • Cours de législation et de réglementation douanières, École professionnelle des vérificateurs des douanes, Poitiers : P. Oudin, 1938 (3-a eld.), VI + 612 p.[8]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio de Cosette" de Victor Hugo, Lingvo Internacia 1906, p. 310-316

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibliografiaj noticoj : de Bibliothèque nationale de France) n-ro FRBNF31853898, ark:/12148/cb31853898d ; kaj de Österreichische Nationalbibliothek.
  2. Bibliografia notico (de Bibliothèque nationale de France) n-ro FRBNF31853900, ark:/12148/cb318539004
  3. Bibliografia notico (de Österreichische Nationalbibliothek)
  4. Bibliografia notico (de Österreichische Nationalbibliothek)
  5. Bibliografiaj noticoj : de Bibliothèque nationale de France, n-ro FRBNF30911721, ark:/12148/cb309117218 ; kaj de Österreichische Nationalbibliothek.
  6. Bibliografia notico (de Bibliothèque nationale de France) n-ro FRBNF31853899, ark:/12148/cb31853899r
  7. Bibliografia notico (de Österreichische Nationalbibliothek)
  8. Bibliografia notico (de Bibliothèque nationale de France) n-ro FRBNF31853897, ark:/12148/cb318538972